Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Internacia Arta E-Festivalo "Velura Sezono-2004"

La 11-19-an de septembro, post multjara interrompo, en Jalto (Krimeo, Ukrainio) reaperos la fama Esperanta arta festivalo "Velura Sezono". La festivalo okazos dum tempo, kiun en Jalto oni nomas "velura sezono", kiam la maro estas varma, la suno milda kaj fruktoj abundas. La festivalo estas parto de la agado "Vizaĝe al la ekstera mondo": ĝin partoprenos ankaŭ neesperantistoj-bardoj kaj okazos diverslingvaj koncertoj ankaŭ por la urbanoj, ripozantoj kaj eksterlandanoj, kiuj tiutempe abundos en Jalto.

Ĉiuj Esperantaj artistoj kaj art-amantoj estas elkore invitataj! Tel.: +38-0654-231651 (Jefim Zajdman), retpoŝto: < espero@yalta.crimea.ua >, < tero@yalta.us >.