 De la 27-a de majo ĝis la 2-a de junio s-ro Clay Magalhaes, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, vizitis Pekinon por inspekti LKK-laboron, kio estas la lasta inspekto de UEA-oficisto en Pekino antaŭ la 89-a UK.
Intervidiĝis kun Clay Guo Xiaoyong, ĝenerala sekretario de la Honora Komitato de la 89-a UK kaj konstanta vicdirektoro de la Ĉina Fremlingva Eldona kaj Distribua Buroo.
En la 7-taga restado en Pekino, Clay vizitis la Pekinan Internacian Konferencan Centron, kie okazos la 89-a UK. Li kaj LKK-anoj diskutis pri aranĝoj de loĝado, programo, vesperoj, ekskursoj kaj sekureco. En la 2-a ili subskribis la protokolon de la kunsidoj.
Posttagmeze de la 1-a de junio, intervjuis Clay kaj Li Hongjie, vicprezidanton de LKK, la Ĉina Radio Internacia, Pekina Televida Stacio, Pekina Vesper-ĵurnalo, Pekina Maten-ĵurnalo, Pekina Junulara Ĵurnalo k.s.
Li Hongjie konigis al la ĵurnalistoj, ke okaze de la 89-a UK en Pekino, LKK planas starigi Esperanto-Boskon en Chaoyang-parko. Oni organizos ekspozicion pri ĉina kulturo, kiu per bildoj, libroj kaj gazetoj konigos la longan historion kaj kolorriĉan kulturon de Ĉinio, kaj montros sian lerton ankaŭ ĉinaj metiartistoj. La ĉi-jara UK speciale aranĝos “Tagon de Ĉinio” por konigi la kongresanojn pri “Paca disvolviĝo de Ĉinio”, “Situacio de Ĉinaj Virinoj”, “Disvolviĝo de Privata Edukado de Ĉinio” k.s. Kaj la kursoj “Ĉina Eksprese” kaj Tajĝiĉuan estas troveblaj dum la UK. Ankaŭ la tradicia Nacia Vespero karakteriziĝas per la ĉina kulturo.
 Clay konigis la aranĝojn de la kongreso, analizon pri aliĝintoj kaj laboron de LKK. Li diris, ke la laboro de LKK estas bonorda kaj profesia. Kompare kun antaŭaj jaroj ilia laboro estas kontentiga, kaj pro tio li kredis, ke la proksimiĝanta kongreso certe sukcesos.
Clay dufoje vizitis Pekinon. Li diris, ke se ne estus pro Esperanto kaj por Esperanto, li ne havus ŝancon veni al Ĉinio, kaj dank' al Esperanto li konas kelkajn landojn, kiuj certe estas ne sciitaj sen koni la lingvon. Ĉinio bele impresas lin, ankaŭ ĉinaj manĝaĵoj estas tiel bongustaj, li eĉ povas prononci kelkajn ĉinajn vortojn kiel “Haochi” (bongusta).
|