Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Premio Melinda

Memore al la juna esperantistino Szekeres Melinda, forpasinta en 2001, ŝiaj gepatroj kaj Fondaĵo Esperanto fondis premion por helpi al malriĉaj sed fervoraj junaj esperantistoj partopreni senpage IJS-n. Por gajni la premion oni devas konkursi. Detalojn vidu baldaǔ en la hejmpaĝo de IJS, a ǔ demandu ret- aǔ paperpoŝte. Hungara Esperanto-Junularo, hej@eszperanto.hu ('sz' en la adreso!)
< http://www.esperanto.hu >. Poŝta adreso: Hungara Esperanto-Junularo, HU-1675 Budapest, Pf. 87., Telefono/fakso: 1-2828885

(Hungara Esperanto-Junularo)