Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Liro-2004

La redakcio de "La Ondo de Esperanto" denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso "Liro".

Liro-2004 havas kvin branĉojn:

•  Originala prozo.

•  Originala poezio.

•  Traduka poezio el la rusa lingvo: "Neznakomka" de Aleksandr Blok.

•  Traduka prozo el la rusa lingvo: "Birjuk" de Ivan Turgenev.

•  Traduka prozo el la angla lingvo: "The Devil in the Belfry" de Edgar Allan Poe.

En ĉiu originala branĉo oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn a ǔ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaǔ la 15-a de oktobro 2004.

Subskribu vian konkursaĵon per pseǔdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseǔdonimo, aǔtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aǔ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario kontraǔ afrankita koverto (por Ruslando) aǔ internacia respondkupono. La elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj ĉe: http://Esperanto.Org/Ondo/Ind-liro.htm .

La laǔreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2004. La organizantoj ĝis la 1-a de januaro 2007 havos la rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en "La Ondo de Esperanto", libroforme kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aǔtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage en okazo de eldono de antologio de "Liro".

Halina Gorecka kaj Aleksander Korzhenkov, La Ondo de Esperanto/Sezonoj/Balta Esperanto-Forumo/Liro, RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando; Rete: sezonoj@gazinter.net ; Eo: http://www.esperanto.org/Ondo/ ; Ruse: http://users.gazinter.net/sezonoj/ ; Dissendolisto: http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/ ; Telefono: (0112) 656033

(Halina Gorecka)