Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Dolchamar sur scenejo de la ĉefa finna etnofestivalo

Faces-festivalo ("Vizaĝoj"), kiu okazas regule fine de julio aǔ komence de aǔgusto en Karjaa/Billnas, estas momente la plej grava etnomuzika festivalo en Finnlando -- kaj la Esperanta bando Dolchamar surscenejiĝos en Faces, eĉ ĉeftage, sabate la 31-a de julio! Estas la unua fojo ke plene Esperanta bando ludos en ajna finna muzikfestivalo ne-Esperanta. Pri la festivalo kaj la programo: < www.faces.fi >, Biletoj: < www.ticketservicefinland.fi >, Dolchamar: < www.nettie.fi/dolchamar >.