Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Jam pli ol 1000 membroj de UEA balotis

Unu monaton post ilia dissendo pli ol 1000 voĉdoniloj pri Komitatanoj B de UEA por la periodo 2004-2007 revenis al la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝis la 15-a de junio alvenis 940 kovertoj, sed la nombro de balotiloj estas konsiderinde pli granda, ĉar multaj kovertoj enhavas pli ol unu balotilon. Oni taksas en la Centra Oficejo, ke almenaǔ 20% de la membroj jam resendis la balotilon. Validaj estos la balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon plej laste la 30-an de junio. La fina nombro verŝajne estos 1500-1600, kio signifus, ke la balotaktiveco estus pli-malpli kiel en 2001, kiam voĉdonis 1887 membroj, t.e. 31,4%. La ĝisnuna rekordo, farita en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj (33,6%), verŝajne plu eltenos. Por superi ĝin necesus partopreno de almenaǔ 1750 membroj.

Pro multaj demandoj la Centra Oficejo informas, ke por ŝpari afrankon oni rajtas sendi plurajn balotilojn en sama koverto. Membroj el kelkaj landoj skribis, ke ilia poŝto ne akceptas kovertojn, sur kiuj mankas indiko pri la sendinto. En tia kazo oni enmetu la balotilon en apartan koverton, sur kiu oni skribu "Balotilo B", kaj tiun koverton oni sendu en alia koverto, sur kiu oni rajtas skribi ankaǔ la nomon kaj adreson de la sendinto.

Krom sur la balotilo, la sinprezentoj de la 16 kandidatoj estas legeblaj en la retejo de UEA. Oni rajtas voĉdoni por maksimume 6 kandidatoj.