Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Thorsen-apogo por bibliotekoj

UEA disdonos jam por la oka fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

Rajtas peti subvencion Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aǔ aliaj publikaj instancoj. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laǔ prefero. Diskoj, sonkasedoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. La subvencion oni ricevos kiel librojn surbaze de la listo, kiu akompanis la peton.

La petoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA plej laste la 1-an de novembro 2004.

(UEA)