Unua paĝo >> E-Novaĵoj


LKK kunsidis kun Pekina E-Asocio

En la 20-a de junio LKK-anoj de la 89-a UK kunsidis kun membroj de la Pekina E-Asocio (PEA), kiuj partoprenis la 71-an UK. Li Hongjie, vicprezidanto de LKK, Wang Xifu, vicdirektoro de EPĈ, kaj Yu Tao, vicprezidanto de LKK kaj ĝenerala skretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), partoprenis la kunsidon. Membroj de la Pekina E-Asocio kiel gastigantaj urbanoj faris multajn proponojn bazitajn sur sukcesa sperto de la 71-a UK en Pekino. Pro tio LKK-anoj dankis kaj akceptis iujn. Sendube pekinaj e-istoj estas ĉefaj helpantoj de LKK kaj la kunsido helpas por interkomunikado de LKK kaj PEA.

(Pekina E-Asocio)