Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Litova urbestro vizitos la Pekinan UK

Laǔ propono de Litova Esperanto-Asocio urbestro de Vilnius s-ro Arturas Zuokas venos al Pekino por parte esti en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, inviti ĉiujn kongresanojn sekvontjare al Vilnius, transpreni stafeton de UK-oj al la ĉefurbo de Litovio, eventuale renkontiĝi kun nova estraro de UEA kaj trakti konkretajn organizajn demandojn de la jubilea UK. La urbestron akompanos lia edzino, lia konsilantino pri internaciaj ligoj kaj rektoro de Vilniusa universitato kun la edzino. Ili venos al Pekino por lastaj tagoj de la kongreso, partoprenos solenan fermon de la kongreso kaj poste havos diversajn aliajn aferojn ne ligitajn kun Esperanto. La delegacio de Vilnius estos en Pekino entute ok tagojn.

(Povilas Jegorovas)