Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Anonco por peti fotojn pri la 89-a UK

La 89-a Universala Kongreso de Esperanto fermiĝis en la 31-a de julio 2004. Ni eldonos albumon pri la 89-a UK kaj pro tio petas rilatajn fotojn de la kongresanoj por konservi fotomaterialon pri la kongreso, por noti ilian bonan rememoron kaj por konigi la kongreson al tiuj, kiuj ne partoprenis la kongreson. Estas tre bonvenaj viaj fotoj, kiujn vi faris dum la UK. El tiuj ni elektos iujn por aperigi en la albumo kaj aljuĝos premion. Gajnintoj ricevos E-librojn.

Kondiĉoj:

•  Ĉiuj fofoj rilataj al la UK (diversaj programeroj, laboro dum la kongreso, facetoj de la UK, antaǔ-, dum- kaj postkongresaj ekskursoj).

•  Formato: 6 coloj; retaj fotoj: 2000 piksel -oj

•  La limdato: la 31-a de aǔgusto 2004.

Ni ne resendos la ricevitajn fotojn kaj pro tio ni petas vian komprenon.

Sendu al: Liu Sigong, El Popola Ĉinio, P.O. Kesto 77, 100037 Pekino, Ĉinio. Retpoŝto: <elpc@china.com>

Redakcio de El Popola Ĉinio

Ĉina Esperanto-Ligo