Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Turisma Fako de El Popola Ĉinio fondiĝis

Itinero 1: Ŝanhajo -- Guilin -- Xi’an -- Pekino (5 noktoj kaj 6 tagoj)

1-a tago: Alveno al Ŝanhajo kaj enloĝiĝo en 3-stela Swan-hotelo. Ĉiĉerono kontaktiĝos kun la gastoj en la hotelo kaj informos pri la tagordo de la vizitgrupo.

Adreso: Swan-hotel, 2211, North Sichuan Road, Ŝanhajo. Telefono: (021) 5666 5666.

2-a tago: Vizito al Yuyuan-ĝardeno, Templo de Jada Budho kaj Bordo-promenejo ĉe Huangpu-rivero. Flugo al Guilin en vespero, enloĝiĝo en 3-stela Huanqiu-hotelo.

3-a tago: Ŝip-ekskurso sur Lijiang-rivero kaj vizito al la monto Elefanta Rostro.

4-a tago: Vizito al Ludi-kaverno kaj Diecai-monto. Flugo de Guilin al Xi’an posttagmeze kaj tranokto en 4-stela Xi’an-hotelo.

5-a tago: Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la ruino Banpo kaj Dayan-pagodo. Rigardo al kortega varieteo de Tang-dinastio en vespero.

6-a tago: Matena vizito al antikva urbomuro kaj al la Provinca Historia Muzeo. Flugo al Pekino posttagmeze. Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 820 EUR, dulita 700 EUR.