Itinero 2: Ŝanhajo -- Zhouzhuang -- Suzhou -- Hangzhou -- Pekino (5 noktoj kaj 6 tagoj)
1-a tago: Alveno al Ŝanhajo kaj enloĝiĝo en 3-stela Swan-hotelo. Adreso: Swan Hotel, 2211, Norda Sichuan-strato, Ŝanhajo. Telefono: (021) 5666 5666. Ĉiĉerono kontaktiĝos kun la gastoj kaj informos pri la tagordo de la vizitgrupo.
2-a tago: Vizito al Templo de Jada Budho, Yuyuan-ĝardeno, Bordopromenejo ĉe Huangpu-rivero; vespera programo de akrobataĵoj.
3-a tago: Veturo de Ŝanhajo al Zhouzhuang, vizito en la urbo kaj foriro al Suzhou. Tranokto en 4-stela Yadu-hotelo.
4-a tago: Vizito al Tigro-monto kun miljara pagodo oblikviĝinta antaŭ 400 jaroj, Zhuozheng-ĝardeno kaj Hanshan-templo.
5-a tago: Busveturo al Hangzhou kaj ekskurso ĉe la Okcidenta Lago; tranokto en 4-stela Wanghu-hotelo.
6-a tago: Vizito al Liuhe-pagodo, Botanika Ĝardeno kaj Tigrofonto, flugo al Pekino en posttagmezo aŭ vespero. Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 545 EUR, dulita 440 EUR.
|