Itinero 3: Kunming -- Dali -- Lijiang -- Xishuangbanna -- Kunming -- Pekino (8 noktoj kaj 9 tagoj)
1-a tago: Alveno al Kunming. Ĉiĉerono kontaktiĝos kun la gastoj en la vespero kaj informos pri la tagordo de la vizitgrupo. Tranokto en 4-stela Kunming-hotelo.
Adreso: 52 East Road, Kunming 650011. Telefono: (0871) 3162063.
2-a tago: Tuttaga vizito al Ŝtonarbaro kaj Ora Templo.
3-a tago: Flugo al Lijiang en mateno. Vizito al la neĝa monto Yulong; varieteo de nacimalplimultanoj kaj Baishan-fresko. Tranokto en 4-stela turista hotelo.
4-a tago: Vizito al la malnova urbo Lijiang antaŭtagmeze. Busveturo al Dali en posttagmezo. Tranokto en 4-stela Yaxing-hotelo.
5-a tago: Vizito al Erhai-lago, la Tri Pagodoj, urbo Dali kaj popola loĝejo de baj-nacio en Xizhou. Tranokto en Yaxing-hotelo.
6-a tago: Flugo de Dali al Xishuangbanna matene. Vizito al Tropika Botanika Ĝardeno kaj Taj-nacia vilaĝo Mandou. Tranokto en 4-stela Taiyuan-hotelo.
7-a tago: Busveturo al la Okangula Kiosko kaj vizito al Hani-nacia vilaĝo survoje.
8-a tago: Vizito en urbo Xishuangbanna: Manting-parko kaj Parko de Ĉinaj Etnoj. Flugo al Kunming en vespero. Tranokto en 4-stela Kunming-hotelo.
9-a tago: Vizito al la Okcidenta Monto kaj Draka Pordego matene. Posttagmeze flugo de Kunming al Pekino. Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 990 EUR, dulita 880 EUR.
|