Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Turisma Fako de El Popola Ĉinio fondiĝis

Itinero 4: Shenyang -- Yanji -- Changbai-monto -- Yanji – Pekino (3 noktoj kaj 4 tagoj)

1-a tago: Alveno al Shenyang. Tranokto en 4-stela New World Hotel.

Adreso: 2 South Nanjing Road, Shenyang 110001. Telefono: (024) 2386 9888.

2-a tago: Vizito al la Imperiestra Palaco kaj la Norda Maŭzolearo de Qing-dinastio kaj la domo de marŝalo Zhang Xueliang. Flugo al urbo Yanji vespere. Tranokto en Baishan-hotelo.

3-a tago: 280-kilometra busveturo al Changbai-monto. Vizito al la Ĉiela Lago, subĉiela termofonto kaj akvofalo. Tranokto en Baishan-hotelo.

4-a tago: Busveturo al Yanji, kun vizito survoje al Longjing-vilaĝo, la plej frua loĝejo de kore-nacianoj en Ĉinio; landlimo inter Ĉinio kaj la Popol-demokratia Respubliko de Koreio, ĝuado de pejzaĝo de Tumen-rivero. Flugo al Pekino en vespero. Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 480 EUR, dulita 390 EUR