Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Turisma Fako de El Popola Ĉinio fondiĝis

Itinero 5: Pekino -- Xi’an -- Guilin (3 noktoj kaj 4 tagoj)

1-a tago: Flugo de Pekino al Xi’an. Antaŭ enhoteliĝo vizito al Dayan-pagodo kaj antikva urbomuro. En vespero rigardo al kortega varieteo de Tang-dinastio.

2-a tago: Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kaj la ruino Banpo.

3-a tago: Flugo de Xi’an al Guilin. Vizito al Ludi-kaverno kaj Diecai-monto. Enloĝiĝo en 3-stela hotelo.

4-a tago: Tuttaga ekskurso. Sur Lijiang-rivero ĝis Yangshuo ŝipe, vizito al la monto Elefanta Rostro kaj reveno al Guilin buse. Vespere transporto al la flughaveno kaj fino de la ekskurso.

Noto: Guilin havas regionajn flugojn al Hongkong kaj Makao kaj internaciajn flugojn al Seulo kaj Fukuoka. Se vi flugas al/el Ĉinio tra Hongkong, tiu ĉi ekskurso povas taŭgi por vi.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 555 EUR, dulita 495 EUR.