Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Turisma Fako de El Popola Ĉinio fondiĝis

Itinero 6: Pekino -- Xi’an -- Dunhuang -- Turpan -- Urumqi -- Pekino (8 noktoj kaj 9 tagoj)

1-a tago: Flugo de Pekino al Xi’an en frua mateno. Vizito al Dayan-pagodo kaj la antikva urbomuro en posttagmezo. Vespermanĝo kun spektado al Tang-dinastia spektaklo. Tranokto en 4-stela Xi’an-hotelo.

2-a tago: Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kaj la ruino Banpo. En vespero, kortega varieteo de Tang-dinastio.

3-a tago: Flugo de Xi’an al Dunhuang en frua mateno. Vizito al la Sonanta Sablomonto kaj al la Duonluna Lago. Tranokto en 4-stela Taiyang Grand Hotel.

4-a tago: Vizito al Mogao-kavernaro. Trajnveturado al Turpan dum la nokto kaj atingo al Turpan en la sekva mateno.

5-a tago: Vizito al la Milbudha Kaverno, ruino de antikva urbo de Gaochang-regno kaj antikva tombejo de Astana. Tranokto en la 3-stela Silk Road Oasis Hotel.

6-a tago: Vizito al la ruino de antikva urbo Jiaohe, subtera puto, Fajra Monto kaj Vinbera Valo. Busveturo al Urumqi en posttagmezo. Alveno kaj tranokto en 5-stela Hongfu-hotelo.

7-a tago: Vizito al la Ĉiela Lago kaj Nanshan-paŝtejo.

8-a tago: Flugo al Pekino. Enhoteliĝo en 3-stela Catic Plaza Hotel. Libera tago.

9-a tago: Ĉiĉerona servo finiĝos post matenmanĝo en la hotelo. La ekskursantoj mem zorgas pri siaj veturoj al flughaveno laŭ propraj deziro kaj konveno.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 1245 EUR, dulita 1095 EUR.