Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Turisma Fako de El Popola Ĉinio fondiĝis

Itinero 7: Pekino -- Chengdu -- Chongqing -- Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero -- Yichang -- Ŝanhajo (6 noktoj kaj 7 tagoj)

1-a tago: Matena flugo de Pekino al Chengdu. Vizito al la antikva akvoreguliga konstruaĵo Dujiangyan. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.

2-a tago: Flugo de Chengdu al Chongqing. Vizito al la Gravurita Valo de Dazu.

Tranokto en krozŝipo sur Yangzi-rivero. Sur la ŝipo ne eblas havi unulitan ĉambron. Esceptoj devas esti aranĝitaj surloke rekte kun la ŝipestro. Tiuj, kiuj mendas unulitajn hotelĉambrojn, devas dividi la ĉambron en la ŝipo kun alia persono.

3-a tago: Krozo de Chongqing laŭ Yangzi-rivero tra la Tri Gorĝoj komenciĝas en tiu ĉi mateno.

4-a tago: Krozo: vizito al la akvobaraĵo de la akvorezervejo de la Hidroelektra Centralo Sanxia en posttagmezo.

5-a tago: Elŝipiĝo ĉe urbo Yichang en mateno kaj ekskurso en la urbo. Flugo al Ŝanhajo en posttagmezo. Tranokto en 3-stela Swan-hotelo.

6-a tago: Vizito al la Templo de Jada Budho, Yuyuan-ĝardeno, Bordo-promenejo ĉe Huangpu-rivero; vespera programo de akrobataĵoj.

7-a tago: Post matenmanĝo en la hotelo la ekskurso finiĝas. Ĉiuj mem zorgas pri veturo al flughaveno.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 1050 EUR, dulita 990 EUR.