Itinero 8: Pekino -- Chengdu -- Lhasa -- Chengdu (6 noktoj kaj 7 tagoj)
1-a tago: Flugo de Pekino al Chengdu. Vizito al antikva akvoreguliga konstruaĵo Dujiangyan. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.
2-a tago: Flugo al Lhasa matene. Ripozo tutan tagon en la hotelo por alkutimiĝi al la klimato de la altebenaĵo. Tranokto en 4-stela Lhasa-hotelo.
3-a tago: Lhasa: Vizito al Potala-palaco, Jokhang-monaĥejo kaj Barkhon-strato.
4-a tago: Lhasa: Vizito al la monaĥejoj Drepung kaj Sera kaj al tapiŝofabriko.
5-a tago: Lhasa: Vizito al parko Norbu Lingka, hospitalo de tibeta medicino kaj Gandain-monaĥejo.
6-a tago: Reflugo al Chengdu, vizito al Panda Esplorcentro kaj la Provinca Muzeo. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.
7-a tago: Post matenmanĝo en la hotelo finiĝas la ekskurso. Ĉiuj mem zorgas pri transporto al la flughaveno.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 1485 EUR, dulita 1195 EUR
|