Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Rezolucio de Nitobe-Simpozio

-- Pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj,
25-26 julio 2004, Pekino

La internaciaj partoprenintoj en Nitobe-Simpozio pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj, kiu okazis en Pekino, Ĉinio, dum 25-26 julio 2004,

-- konstatante, ke demokratia kaj egalrajta lingva komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreniĝado kaj paca kunvivado surbaze de egalaj lingvaj rajtoj, kaj

-- konstatante, ke lingvaj homaj rajtoj estas esenca faktoro de internaciaj homaj rajtoj, kaj ke la nuna monda lingva ordo kiu estas regata de kelkaj aǔ unu dominaj etnaj lingvoj malhelpas demokratian kaj egalajn lingvajn rajtojn, kaj

-- alte taksante la favoran sintenon de la ĉina registaro por la celoj de egalaj internaciaj lingvaj rajtoj kaj de unueco en diverseco de malsamaj kulturoj,

rezolucias:

1. ke serioza konsidero por starigi novan internacian lingvan ordon estas necesa, kaj

2. ke Unuiĝintaj Nacioj diskutu pri la nuntempaj lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj dum unu el siaj kunsidoj, kaj starigu Porokazan Laborgrupon pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj por esplori la nuntempajn internaciajn lingvajn problemojn kaj por rekomendi kiel plibonigi la nunan internacian lingvan ordon, kaj

invitas, specife:

1. la ĉinan registaron kaj la registarojn de la membro-ŝtatoj deEǔropa Unio rekomendi al la Ĝenerala Sekretario de UN enmeti la temon "Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj" kiel tagorderon de unu el la venontaj kunsidoj de UN, kaj

2. ĉiujn internaciajn organizojn, registarajn kaj ne-registarajn asociojn, agantajn en internaciaj rilatoj, apogi la proponon studi kaj organizi lingvajn eksperimentojn per universala help-lingvo por prepari justan kaj demokratian novan internacian lingvan ordon.

(Renato Corsetti)