Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Novaj Cseh-instruistoj en Litovio

Dum BET-40 en Birstonas en Julio ĉi-jare okazis Diplomiga Seminario por fariĝi Cseh-instruisto. Ĝin gvidis Atilio Orellana Rojas kaj Ana Montesinos. Fine de la seminario okazis ekzameno kaj rezulte novaj Cseh-instruistoj en Litovio fariĝis:

1. Grazvydas Jurgelevicius

2. Zita Garbaraviciene

3. Leonarda Gauryliene

4. Dalia Pileckiene

5. Vanda Rodionoviene

6. Vilius Sidlauskas

7. Antanas Visockas

Ili ĉiuj ricevis specialajn atestojn kaj diplomojn. Pri ili aperis informo en hejmpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago ĉe: http://www.iei.nl

Ankoraŭ du personoj -- Irena Augutiene kaj Giedre Sapiriene sukcesis ekzameniĝi nur parte (ĉu en parola, ĉu en praktika parto) kaj iom poste devos pasigi la duan parton de ekzameno.

(Povilas Jegorovas)