Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La membraro de UEA forte kreskas

Provizora statistiko fine de aŭgusto montras, ke post kelkjara malkreskado la membronombro de UEA turniĝis en senteblan kreskon. La malkresko ĉesis jam pasintjare, kiam UEA havis je unu individua membro pli ol en la jaro 2002, dum la nombro de aligitaj membroj jam tiam klare kreskis kaj superis per 715 la nombron de la antaŭa jaro. Fine de aŭgusto 2004 UEA nombris 5615 individuajn membrojn, kio superas per 167 la nombron je la sama dato en 2003. Rimarkinde estas, ke la nombro de aligitaj membroj jam nun estas je 606 super la definitiva rezulto en 2003, kvankam kvin asocioj ankoraŭ ne pagis tiun kotizon. Surbaze de la ĝisnuna evoluo la Centra Oficejo antaŭvidas, ke la suma kresko de la membraro de UEA en tiu ĉi jaro estos ĉ. 1000.

Ĝojiga detalo estas, ke unuafoje de post 1997 ree plimultiĝas junaj individuaj membroj. Fine de aŭgusto la junulara sekcio TEJO arigis 419 individuajn membrojn, kio jam superas per 20 la definitivan nombron en 2003. Kompare kun la fino de aŭgusto 2003 la junaj membroj plimultiĝis eĉ per 64. Kreskas ankaŭ la populareco de la revuo "Esperanto", dum la nombro de membroj kun Jarlibro ankoraŭ estas sub tiu de la pasinta jaro. Ĉar la nombro de unuamondaj aliĝintoj al la ĉi-jara UK estis apenaŭ duono de la pasintjara nombro, la Jarlibra kategorio ne profitis de la t.n. kongresa efiko. Verŝajne ĝi tamen ankoraŭ ĉi-jare ĝuos tiun profiton dank' al tiuj aliĝontoj al la UK en Vilno, kiuj pagos kongresan kotizon en la plej malmultekosta periodo antaŭ la fino de la jaro kaj samtempe kotizos ankaŭ al UEA. Ke ankaŭ sen la kongresa efiko la membraro forte kreskis, estas aparte ilustre. Tio promesas, ke ne temas pri hazarda fenomeno sed pri komenco de nova solida kresko de la Asocio.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 185)