Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperanto-multkomunikila instrua platformo
kaj TV-libro

de CAI JINZHONG (Hongkong, Ĉinio)

“Esperanto-multkomunikila instrua platformo” estas nova platformo por disvolvo de softvaroj de Esperanto-instruado. S-ro Sun Jianhua estas ĝia teknika direktoro kaj mi -- ĝia instrua direktoro. Tio estas softvaro farita memore la 89-an UK por akceli kunlaboron de la modernaj instruaj teknikistoj kun Esperanto-instruistoj kaj vigligi la cent-jaran Esperanton. En la epoko de interreto la metodoj de instruado kaj lernado ekhavis gravan ŝanĝiĝon, tial estas necese apliki modernajn teknologiojn por disvastigi Esperanton, tiel ke oni povas pligrandigi la vicaron de esperantistoj.

La “Esperanto-multkomunikila instrua platformo” estas potenca en funkciado. Ĝi uzas ĉefe la interne ekipitan elektan sistemon kaj havas bankon de komponantoj. Dank’ al ilia helpo la komencantoj povas rapide ellerni fari interesajn movbildojn. La banko de komponantoj, unu el ĝiaj trajtoj, estas destinita ne nur por konservi vektorojn kaj sonfontojn faritajn per pentraj kaj sonregistraj instrumentoj de la platformo, sed ankaŭ por aldoni al si fotojn kaj filmojn. En la uzado oni povas per muso tiri la koncernajn komponantojn el la banko kaj restigi ilin en la laborejo, kaj facile fari novan komponanton. Fininte la novan komponadon en la laborejo, oni povas daŭre utiligi ĝin. Ni prenu kiel ekzemplon la vektorajn pentraĵojn, dank’ al uzado de la koncernaj komponantoj oni povas fari simplan movbildon en 30 sekundoj kaj post tio tuj konservi ĝin kaj en ajna momento reaperigi ĝin kaj ĝian moviĝon. Oni povas elmeti ĝin kaj fari ĝin filma dosiero por tuja uzado.

TV-libro estas nova modelo por akceli instruadon kaj lernadon. Kiel eldona portanto ĝi ŝanĝis la antaŭan VCD-teknikon kaj faris sian propran dosieran normon. Per ĝi oni povas konservi 3600 fotojn en unu ordinara VCD kaj per taŭga elsendilo ĝi povas rapide elsendi ajnan foton. Oni povas uzi multekostan kodan skanilon aŭ ĉipan kodan enmetilon por enmeti 4 ciferojn, per kiuj oni povas fari elekton linean kaj senlinean kaj uzi ĝin estas tre facile. Per TV-libro oni povas elsendi multkomunikilajn movbildojn kaj diĝitajn filmojn, ordinaran VCD, CD kaj akordan MP3. Ĝia funkcio estas multflanka. Geknaboj povas mem lerni lingvon per la TV-libro, kio estas kaj interesa kaj efika.

Elektronika lernolibro montrata en la Pekina Kongreso