Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Resume pri EEU-kongreso

Inter la 25-a kaj la 30-a de aŭgusto okazis en Bilbao (Eŭaskio, Hispanio) kongreso de EEU (Eŭropa E-Unio), kiun partoprenis 284 kongresanoj el 24 landoj. Estis akceptita nova statuto de EEU post kies registriĝo en Bruselo povos aliĝi novaj landoj de EU. Estis akceptita la invito de maribora urbestro Boris Soviĉ ke la sekva kongreso okazu aŭguste de 2007 en Maribor, Slovenio. La komitato elektis novan sekretarion -- Zlatko Tiŝljar. Rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj interesaj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj.

(Zlatko Tiŝljar <zlatko.tisljar@siol.net>)