Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Ago-Tago por internaciaj rilatoj justaj kaj pacaj

La unua sabato de oktobro estas la Ago-Tago, en kiu esperantistoj laŭ la lokaj eblecoj faras plej malsamajn informajn agojn pri Esperanto. Ĉi-jare UEA petas utiligi la ĉi-sekvajn ideojn kiel ĝeneralan temon de la informado en la plej proksima Ago-Tago, la 2-an de oktobro 2004.

Internaciaj rilatoj en la nuntempa mondo estas ofte maljustaj kaj unudimensiaj: kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj influoj el mondaj centroj, pli ofte el unu centro, atingas ĉiujn partojn de la mondo en amasaj kvantoj, sed la kontraŭa fluo estas nur malgranda rivereto. La kultura diverseco estas minacata, ĉar pli grandaj kulturoj absorbas la malpli grandajn. Ju pli malgranda estas la lingvogrupo des pli multlingvaj estas ĝiaj membroj. Multlingveco en si mem ne estas problemo, tute male, sed la problemo estas ke la anoj de grandaj lingvoj estas kutime unulingvaj. Pro tiu unulingva handikapo ilia povo kompreni la aliajn, ne nur lingve sed ankaŭ mense, restas malpli evoluinta. Paradokse, ju pli fortaj estas la grandaj lingvogrupoj, des malpli bona estas ilia kapablo kompreni la mondon kaj akcepti, ke justa monda ordo ne povas baziĝi sur unudirektaj fluoj kaj influoj, sed ke ambaŭ flankoj de rilatado devas kaj doni kaj ricevi ion. Tiaj rilatoj estas justaj kaj ekvilibraj.

Maljusto produktas ankaŭ malpacon. Senpoveco, kiun subpremitaj popoloj kaj lingvokomunumoj sentas, povas havi tre malbonajn sekvojn, eĉ endanĝerigi la pacan kunvivadon. Pro tio la justeco de internaciaj rilatoj estas unu el la kernaj eroj de la paca mondo. Esperanto kiel justa lingva ilo por internaciaj rilatoj estas paŝo survoje al pli paca mondo. Festu tiun ilon sabaton, la 2-an de oktobro, montru ke ĝi vere estas unika solvo por justaj kontaktoj kaj interŝanĝoj, kaj lernu mem ion el malgrandaj, malpli konataj kulturoj.

(Renato Corsetti <renato.corsetti@virgilio.it>)