Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Granda vortaro Esperanta-Nederlanda-Esperanta

Ĵus aperis la longe atendata vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands de Petro De Smedt. Ĝi estas vortaro nederlanda-esperanta kaj esperanta-nederlanda kun pli ol 44000 vortoj, 12000 parolturnoj, 900 proverboj en la parto nederlanda-esperanta kaj 17000 vortoj, 2500 parolturnoj kaj 450 proverboj en la parto esperanta-nederlanda. La verko enhavas 576 paĝojn kaj sekve estas multe pli ampleksa ol la vortaro de Middelkoop, kiu dum jaroj estis la ĉefa vortaro en Flandrujo kaj Nederlando.

La prezo de la verko estas 18 eŭroj + afranko. Libroservoj pagas nur po 12 eŭrojn + afranko, aĉetante 10 ekzemplerojn aŭ pli.

Ĉiu vortaro krome enhavas valorkuponon per kiu eblas ricevi la kodoroman version de la vortaro, kiu aperos en marto 2005, kaj kiu estas rezervita por la aĉetintoj de la papera versio. Eblas mendi jam nun ĉe la Retbutiko de FEL (retbutiko@fel.esperanto.be). UEA kaj aliaj libroservoj baldaŭ disponos pri ĝi (eventuale kontraŭ alia prezo).

(el “nova”)