Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperantologia Fakultato 2005 en Svislando

Kultura Centro Esperantista (KCE) organizas la duan sesion de la Esperantologia Fakultato en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono) inter 2-6 kaj 9-13 de aŭgusto 2005. Eblas partopreni nur en unu el la du semajnoj, kvankam la programo ne ripetiĝas. Eblas sekvi ankaŭ nur parton de la lekcioj.

La Fakultato proponas kvar periodojn (po 1,5 horoj) ĉiutage, kun tri diversaj profesoroj:

-- Duncan Charters (Usono), pri metodiko de la lingvoinstruado, kun specifa rilato al Esperanto;

-- Giorgio Silfer (Eŭropo), pri elementoj de historio de la Esperanta parolkomunumo kaj ĝia kulturo;

-- Usui Hiroyuki (Japanio), pri interkulturaj problemoj en Esperantio.

La Esperantologia Fakultato 2005 estos aparte interesa por ĉiu, kiu deziras instrui Esperanton. KCE proponas ne nur la kursejon, sed ankaŭ la loĝigan servon, je moderaj prezoj. Pliaj informoj: <kce.esperanto@bluewin.ch>

(el “Nova Sento 390”)