Unua paĝo >> E-Novaĵoj


MusicExpress en Esperanto

La brazila bonreputacia sukcesa vizitinda retejo MusicExpress estas nun en Esperanto! Iru al: http://www.musicexpress.com.br/eo kaj ekkonu ĝin!

Ĝi ricevas pli ol 300 mil vizitojn ĉiumonate kaj estas konata en Brazilo kiel gastigejo de bonkvalitaj artistoj.

En MusicExpress vi trovos informojn pri artistoj de la tuta mondo en pluraj stiloj kaj lingvoj (dekoj da Esperantaj), MP3-dosierojn, muziktekstojn kun akordonomoj, komputilajn programojn, kaj ĉiusemajne aktualajn novaĵojn pri muziko, pri tio kion faras niaj artistoj kaj pri ĝeneralaj muzikaj temoj.

Novaj muzikaĵoj, novaj altkvalitaj artistoj kaj novaj akordaĵoj diversstilaj estas aldonataj konstante. Kaj aliaj frandaĵoj estas preparataj, garantiante ke MusicExpress estos tiel bona en Esperanto kiel ĝi jam delonge estas en la portugala.

MusicExpress en Esperanto ne estas retejo pri Esperanta muziko. Ĝi estas la unua retejo en Esperanto pri muziko! Pro tio, krom havi riĉan kolekton de materialo je via dispono, ĝi donacas al vi efikan propagandilon de la Internacia Lingvo.

Vizitu ĝin ofte, disvastigu al via amikreto, informu al la neesperanta gazetaro!

Ni esperas, ke vi ege ĝuos MusicExpress-on, same kiel jam faras centmiloj da homoj el la tuta mondo.

(Flávio Fonseca <flafon@musicexpress.com.br>)