Unua paĝo >> E-Novaĵoj


TEJO havas komisiiton pri landa agado el Azio

Dum sia septembra reta estrar-kunsido la TEJO-estraro nomumis Zhu Xin komisiito pri landa agado en Azio. En tiu posteno Zhu Xin, ankaŭ B-Komitatano, klopodados diskonigi TEJO-n inter aziaj aktivuloj. Li jam laboras por interkontaktigi la aziajn aktivulojn, ekz. el Koreio, Japanio, Vjetnamio, Nepalo ktp. Notindas ke TEJO nun havas komisiitojn pri kontinenta agado en ĉiuj kvar mondopartoj, kie la asocio havas Landajn Sekciojn.

(el “tejo-aktuale”)