Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Aktivulo serĉata -- Projekto Esperanto en Aviado

La uzo de la angla en aviado invadas ĉiam novajn kampojn. Nun eĉ samlandanoj devas paroli kun samlandanoj en la angla, kaj la kampanjo pluiras.

Se vi opinias, ke oni devas fari ion ankaŭ sur tiu kampo. Se vi konas Esperanton kaj se vi havas energion por organizi la esperantistojn, kiuj volas labori en tiu kampo, tio jam sufiĉas. Kontaktu min. (Cetere, se vi estas ambicia, tiu agado portos vin al la prezidanteco de UEA post jardeko).

Se vi povas almenaŭ pasive kompreni la anglan kaj la francan, tio estos granda avantaĝo. Se vi laboras en tiu kampo aŭ en apuda kampo, ekzemple turismo, tio estos avantaĝa.

Vi ne bezonas aliajn kvalifikojn, sed nur la jenajn:

* klaran kaj racian menson

* laboremon

* kelkajn liberajn horojn semajne.

Esperanto ne progresas per si mem, sed nur se ni faros ion por progresigi ĝin. Kontaktu: Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo. Rete: renato.corsetti@virgilio.it