Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nekrologo

Fama ĉina filologo, verkisto, tradukisto kaj eldonisto Chen Yuan forpasis pro malsano en la aĝo de 86 jaroj la 26-an de oktobro 2004. Chen Yuan (1918-2004) estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de la Ĉina E-Ligo, vicprezidanto de la Ĉina Eldonista Asocio kaj konsilanto de la Ĉina Filologia Asocio. Lia forpaso estas granda perdo por nia movado.