Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Donacu por la kampanjo "Esperanto
en la bibliotekojn!"

Helpu nin helpi esperantistojn. Donacu por la kampanjo "Esperanto en la bibliotekojn!"

Lastatempe vi povis legi pri sendado de multaj libro-pakaĵoj al bibliotekoj publikaj kaj de Esperanto-grupoj tra la mondo. La librojn sendas ĉefe Aloísio Sartorato, <ludoviko44@yahoo.com.br>, de la Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Brazilo, kaj komisiito de UEA por la kampanjo "Esperanto en la bibliotekojn!". Sed ankaŭ la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj en Japanujo regule sendas librojn al eksterlandaj bibliotekoj kaj UEA mem sendas kaj SAT-amikaro, ktp.

La sendado estas financata de esperantistoj. En UEA oni sendu sian kontribuon per la kutimaj pag-manieroj al la Fondaĵo Edukado kun la indiko "Bibliotekoj".

Se vi sendas monon al UEA por la Fondaĵo Edukado, bonvolu tion klare mencii sur la pagilo. Pagmanieroj estas troveblaj en Jarlibro de UEA p.33. Unu el la pagmanieroj estas: Poŝtbankkonto 37 89 64, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam. IBAN: NL24PSTB0000378964 (kvar nuloj, ne majusklaj literoj O) SWIFT: PSTB NL21 Mencio de IBAN kaj SWIFT kodoj permesas senpagan transkontigadon en Eŭropo.

(Renato Corsetti)