Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La 4-a Membra Kunveno de la Pekina
E-Asocio okazinta

La 14-an de novembro, 2004, okazis en Pekino la 4-a Membra Kunveno de la Pekina E-Asocio (PEA) por elekti novan estraron. La kunvenon ĉeestis estraranoj de la Pekina Federacio de Socisciencaj Rondoj kaj de la Ĉina E-Ligo kaj ĉ. 100 pekinaj e-istoj.

Zheng Bocheng, ĝenerala sekretario de PEA, faris raporton pri la laboro de PEA dum la pasintaj 4 jaroj. Dank’ al kunlaboro de ĉiuj pekinaj samideanoj, PEA estas pli aktiva, precipe en la jaro 2004 ĝi helpis la Ĉinan E-Ligon sukcese gastigi la 89-an UK.

Post voĉdono naskiĝis la nova komitato de PEA. Li Weilun estis elektita kiel ĝia prezidanto, Xu Shanxuan, Zheng Bocheng, Zhou Liuxi, Zhao Jianping, Xiang Hong kaj Wang Yanjing kiel ĝiaj vicprezidantoj kaj Zheng Bocheng reelektiĝis kiel ĝia ĝenerala sekretario.

La ĉeestantoj diskutis pri la nova statuto de PEA kaj unuvoĉe akceptis ĝin.

En la nomo de la nova komitato, Li Weilun esprimis sian firman volon labori pli aktive kaj pli fruktodone. Por pli bone disvolvi diversajn aktivadojn, estis formitaj 5 laborgrupoj pri studado, instruado, kontaktado, propagandado kaj komercado.

La reprezentantoj de la Pekina Federacio de Socisciencaj Rondoj kaj de la Ĉina E-Ligo donis gratulvortojn al PEA. Ili alte taksis ĝian laboron en la pasintaj jaroj kaj deziris al ĝi pli grandajn sukcesojn.

(PEA)