Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Pri Fonto

Rezulte de kriza financa situacio komence de 2004, la literatura revuo Fonto (Brazilo), kiu devus eniri sian 24-an jaron, dumlonge ne povis aperi. Kelkaj eĉ jam supozis ĝin morta.

Tio estus grava kultura perdo por nia Internacia Lingvo, ĉar Fonto estas unika: skole kaj politike sendependa, 12 numeroj jare, kun pluraj famaj aŭtoro-nomoj sed ofte ankaŭ kun novaj talentoj.

Nun tamen, la numeroj januaro/februaro kaj septembro/oktobro (Belartaj Konkursoj de UEA) estas presotaj por baldaŭ forvojaĝi al la abonantoj. La ceteraj numeroj, kiuj ĉiam ekspediĝas en duopoj por ŝpari sendokostojn, iom post iom devos sekvi.

Antaŭ la fino de 2004 ni esperas, ke ni rekaptos la kutiman ritmon. Novaj abonoj eblas je UEA-konto bays-f - kun samtempa retpoŝta averto pri la pago al <gerrit.en.madzy@planet.nl>. Ĉiu jarkolekto, ankaŭ de la pasintaj jaroj, kostas po 30 eŭroj. Ĉe eldonejo Fonto - kiel kutime - plu aperos novaj valoraj libroj.

(Gerrit Berveling, redaktoro de Fonto)