Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nova vortaro de eldonejo Zanichelli

Ĵus aperis kaj estas aĉetebla en la italaj librovendejoj la nova vortaro Dizionario Esperanto-Italiano Italiano-Esperanto de Umberto Broccatelli, eldonita de la grava eldonejo Zanichelli.

  • 520 paĝoj, formato 130×178 cm
  • pli ol 24 mil vortoj en la sekcio esperanto-itala
  • pli ol 17 mil vortoj en la sekcio itala-esperanto
  • enkonduko al la lingvo Esperanto kun elementoj de gramatiko
  • frazeologia sekcio kun pli ol 240 frazoj

Prezo: 14,6 eŭroj.

Kromaj informoj ĉe <www.zanichelli.it/dizionari>; Umberto Broccatelli Via G. Brodolini, 10 - 00139 Roma; tel.: 0687135019; TTT-paĝo: <www.esperanto.it>, <www.esperanto.net>.

(el “Informitale”)