Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Ekfunkciis novaspekta retpaĝaro de REU!

La adreso estas malnova -- reu.ru, tamen 1) nun la paĝaro jure apartenas al REU, kaj 2) la aspekto dank' al laboro de Igorj Safonov kaj Aleksandr Osokin estas tute nova -- laŭ opinio de certaj kompetentuloj pri desegnado de TTT-ejoj, moderna kaj laŭmoda. Ekde nun novaĵoj pri E-movado en Rusio aperados sur la paĝoj tiom regule, kiom aperados.

Ene de la paĝaro estas kreitaj kelkaj forumoj, kie eblos libere pridiskuti movadajn kaj lingvajn problemojn, kaj, i.a., senrezerve kritiki la estraron kaj aliajn gvidorganojn de REU. Fakte, laŭ la ideo de la kreintoj, la forumoj povos grandparte anstataŭi la diskutadon en la dissendolisto <reu-agado>.

Certe, ĉar tute nova, la paĝaro dume ne perfektas. Ĉiuj proponoj pri manieroj plibonigi ĝin estas bonvenaj. Bv. sendi viajn proponojn (indikante en la temlinio "REU-paĝaro") paralele al la du adresoj: <osokin@peterlink.ru> kaj <nikolao@yandex.ru>.

(Nikolao Gudskov <nikolao@yandex.ru>)