Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Subteno por traduko en Kroatio

La Kroata Ministerio pri Kulturo aprobis financajn rimedojn al la Kroata Esperanto-Ligo (KEL) por eldoni ĉinlingvan tradukon de la kroata infanlibro “Wakajtapu” de kroata aŭtoro Joza Horvat. La libron esperantigis Zlatko Tisljar kaj per la Esperanta eldono ĉinigis Hu Guozhu. Antaŭe la ministerio aprobis rimedojn por la bengala traduko de la infanlibro “Mirindaj Aventuroj de Metilernanto Hlapic”. Tiun kroatan libron esperantigis Maja Tisljar kaj la bengalan tradukon preparas Probal Dasgupto.

KEL ricevis la subvenciojn reagante al konkurso de librofako de la ministerio por la jaro 2004. KEL tiel firmigas kulturajn rilatojn kun siaj ĉinaj partneroj.

(Esperanto-Zagrebo <esperanto@zg.htnet.hr>)