Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La Kvara Kongreso de PEA okazis

La Kvara Kongreso de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazis la 14-an de novembro 2004. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 80 membroj de PEA el diversaj rondoj. Dum la kongreso la laboro de la tria konsilantaro estis raportita, la Statuto de PEA estis reviziita kaj nova konsilantaro estis elektita kun s-ro Li Weilun, vicprofesoro de la Pekina Lingva Universitato, kiel sia prezidanto kaj s-ro Zheng Bocheng, profesoro de la Ĉina Centro por Preventado kaj Kontrolado de Malsanoj, kiel sia ĝenerala sekretario. Antaŭ nelonge la nova konsilantaro okazigis sian unuan plenan kunsidon kaj ellaboris sian laborplanon, decidante progresigi E-movadon en Pekino.

(Zheng Bocheng)