Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Novjaraj rabatoj ĉe UEA-libroservo

Iĝis bona tradicio en la reta Katalogo de UEA anonci unumonatajn specialajn rabatojn por tutaj kategorioj de varoj -- ekz. vidbendoj, KD-oj...

En ĉi decembro oni havas rabatojn eĉ por du kategorioj: DVD-oj kaj komputilaj programoj. Ĝis la novjaro ili ĉiuj vendiĝos 10-procente pli malmultekoste.

La katalogo estas atingebla ĉe la adreso <http://katalogo.uea.org> aŭ el la ĉefa paĝo de UEA: <http://www.uea.org>.

(el “TEJO-Aktuale”)