Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Nova Sento en Reto: 400-a jubileo!

La reta informilo de la Itala Esperanto-Federacio kaj de la Itala Esperantista Junularo atingis sian 400-an numeron.

La unuan eldonon, en septembro 1997, ricevis 75 pioniroj de elektronika poŝto. La 400-an numeron ricevis pli ol 2000 esperantistoj kaj simpatiantoj, plej parte italaj.

La celo de la reta cirkulero estas duobla: a) kunligi italajn esperantistojn per ofta kaj rapida informilo; b) disdoni informojn al tiuj, kiuj alproksimiĝas al la movado.

Por ricevi la cirkuleron sufiĉas sendi mesaĝon al: <nova-sento@esperanto.it> aŭ viziti la retpaĝojn <http://www.esperanto.it/html/nsir.htm>(ital-lingva)

(el “ret-info”)