Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Kunlaboro bezonata de la zorgantoj pri la Pac-ŝipo

Laŭ iniciato de s-ino Penny Vos, en novembro 2004 kreiĝis agadgrupo por enkonduki Esperanton ĉe la neregistara organizaĵo "Pacŝipo".

La ŝipo vojaĝas ĉirkaŭ la tero 2-3-foje jare kun la celo helpi lokajn aktivulojn en la agado porpaca kaj disvastigi sciencaĵojn pri nuntempaj problemoj sociaj, homaj kaj naturmediaj. Surŝipe konferencoj, prelegoj kaj lingvostudoj pretigas la vojaĝantojn al la havenaj renkontoj.

Nia laborgrupo sukcese progresas en la rilatoj kun la respondeculoj de la Pacŝipo. Bezonatas agemuloj en la havenoj vizitotaj. Pliaj informoj ĉe: <http://www.kontakto.info/pacshipo.html>

("Stefano" <pacshipo@kontakto.info>)