Longviva Chen Yuan, la okdek-sepjara
Estis esperantisto tre elstara;
Dum daŭro de sepdektri-jara longo
Li aktivadis eksterordinara.
Xu Lunbo, la unua instruisto,
Lin gvidis en E-studo kun persisto;
La dua Fedorĉak estis hungaro;
Ĵelezo, Chunfu Ĉ. Ĉen – jen plenlisto.
Li estis ja amiko de muziko,
Okupis pie sin pri lingvistiko,
Kaj estis tre talenta poligloto,
Prefera al la Esperant-apliko.
Jam de l’ juneco li kun progresemo
Atentis pri sociaj la problemoj,
Profunde li pristudis ilin, verkis
Logike kaj klarvide pri la temoj. |
Li kontribuis multe en eldono
De libroj kaj gazetoj laŭ bezono,
En soci-lingvistiko kaj kulturo,
Precipe por la E-movada bono. |
|
|
Okaze de l’ PEA4 -Jubileo,
Konfirmis firme li pri l’ para kreo
Plej granda en la dudeka jarcento:
Socialism- kaj Esperant-armeo. |
Pereis la potenca Sovetio,
Vegete vivas l’ Esperantlegio;
Sed ne-negeblas la eksperimentoj
Plej bravaj en la homa historio. |
|
|
La homoj ja bezonas ĉies riĉon,
Interkompren’ generas ja feliĉon.
Kredeble post fiaskoj kaj malvenkoj
Finfine l’ homoj volos prudentiĝon. |
Feliĉon al ni donos egoismo,
Vizaĝe al tajfuno, sasso5, sismo…?
La homoj ja bezonas solidaron,
Ĉu venkos teroristojn terorismo?... |
|
|
Sed l’ kor’ de Chen Yuan jam funkcii ĉesas,
La vortojn liajn ni ja ne forgesas;
Klopodos pene ni laŭ nia eblo,
Daŭrigi la batalon ni promesas. |
——————————————————————————
1. Ĵelezo (1911-1994), vicministro de la Ĉina Skriblingvoreforma Komisiono, prezidanto de ĈEL kaj honora membro de UEA.
2. Liang Chunfu, fama publicisto pri internaciaj problemoj.
3. Ĉ. Ĉen = Zhang Qicheng (1913-), honora prezidanto de ĈEL.
4. PEA = Pekina Esperanto-Asocio.
5. Sasso = Severa akuta spira sindromo, nova terura epidemio.
|