Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Li ĉiam staris en la antaŭa vico de E-movado

-- Pri Zhang Qicheng eksĉefredaktoro de EPĈ

de WANG HANPING

Zhang Qicheng estis honora prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj honora membro de UEA. En Esperantujo li ĝuis altan reputacion. Kiel elstara aktivulo kaj organizisto en la ĉina E-movado, li ĉiam staris en la antaŭa vico de nia movado dum la pasintaj 70 jaroj.

Neforgeseblaj jaroj

Zhang Qicheng naskiĝis en 1913 en Wuxing de Zhejiang-provinco. En 1928 li lernis Esperanton en koresponda kurso. De tiam li ĉiam klopodis por la ĉina E-movado.

En 1931 la Evento de la 18-a de Septembro ekflamigis la ĉinan popolon kontraŭ la japana invado al nordorienta Ĉinio. En decembro de tiu jaro Zhang Qicheng, Hujucz, Lou Shiyi, Ĵelezo kaj aliaj pioniroj de la ĉina E-movado iniciatis en Ŝanhajo la Ĉinan Proletan Esperantistan Union (ĈPEU).

En decembro 1923 ĈPEU okazigis Esperantan ekspozicion kaj samtempe eldonis Esperantan gazeton “La Mondo”. La ekspozicio altiris multajn vizitantojn, kiuj ĉiuj ricevis la unuan numeron de la gazeto, kiu estis preparata de Zhang Qicheng kaj Ĵelezo dum pluraj tagoj kaj noktoj. Ili ambaŭ prenis la respondecon pri artikoloj de unuaj numeroj de la gazeto. Zhang Qicheng skribis por la gazeto multajn artikolojn longajn kaj mallongajn, subskribitajn kaj nesubskribitajn, ĉefe en Esperanto. Ĉ. Ĉen estis lia pseŭdonimo en tiu periodo. Krome, ili devis iri al presejo por enpaĝigo kaj korekto de presprovaĵo kaj mem faris distribuadon. Tiam la gazeto havis legantojn tra la lando.

Tamen ĈPEU estis sekreta organizo kaj ne povis fari publikajn aktivadojn. Por ŝanĝi tian staton, ili fondis en januaro 1933 la publikan organizon Ŝanhaja Esperantista Asocio. Ili luis domon kiel sidejon de la asocio kaj funkciigis E-kursojn. Multaj junuloj venis lerni Esperanton. Ĉiun dimanĉon la loko estis vivoplena: estis kaj E-kurso kaj diversaj kunsidoj, kaj krome, ili ankaŭ ofte ekskursis.

Sekve de la graviĝo de la nacia krizo, ili prezentis tre aktualan sloganon “Per Esperanto por la Liberigo de Ĉinio”. “La Mondo”, sur kies kovrilo estis presita la slogano, fariĝis standardo de ĉinaj esperantistoj.

Ili multe kontaktiĝis kun alilandaj esperantistoj. Krom korespondi, ili ankaŭ aperigis la subteran mimeografitan “Ĉinan PEK-bultenon” (PEK – Proleta Esperanto-Korespondado), poste eldonis publike la informilon “Ĉinio Hurlas” kaj sendis ilin al aliaj landoj. Ĝis nun iuj veteranaj esperantistoj de aliaj landoj ankoraŭ memoras ilin. Cetere, Zhang Qicheng kaj aliaj ankaŭ ĉinigis artikolojn el alilandaj E-gazetoj por publikigi ilin en ĉinaj gazetoj. Tiel ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj subtenis unu alian en la kontraŭfaŝisma batalo. Tiam la sidejo ĉiam plenis de tia internacia atmosfero.

De sia fondiĝo en 1931 ĝis 1937, kiam eksplodis la Kontraŭjapana Rezistmilito, ĈPEU ekzistis nur iom pli ol 5 jarojn, tamen ĝi malfermis novan etapon de la ĉina E-movado. Rememorante tiun periodon, Zhang Qicheng diris: “Tia patriota fervoro kaj internaciisma sento ankoraŭ estas tiel intimaj, tiel varmaj kaj tiel sopirataj.”

Por “El Popola Ĉinio”

Post la eksplodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito Zhang Qicheng venis al Wuhan, Chongqing kaj Singapuro por sin okupi pri la progresema ĵurnalismo. En 1949 li venis de Hongkong al Pekino.

Tiam la Ĉina Popola Respubliko ĵus fondiĝis. Li invitite eklaboris en la Internacia Informa Buroo sub la Ŝtata Informa Administracio, kies tasko estis eldoni fremdlingvajn revuojn kaj librojn por konigi Ĉinion al alilandanoj. Tutnature venis en lian kapon la ideo, ke la buroo eldonu Esperantan revuon. Tiutempe, dank’ al la favorado de la registaro ĉinaj esperantistoj havis ŝancon pliprogresigi E-movadon. Tial li prezentis la ideon al s-ro Hujucz, estro de la Eldona Administracio, kaj interkonsiliĝis kun li. Ĉi tiu tute aprobis lian ideon kaj afable promesis subteni lin por ĝin efektivigi. La tiama estro de la Informa Administracio estis s-ro Hu Qiaomu, kun kiu Zhang Qicheng konatiĝis, kiam li aktivis esperantiste en Ŝanhajo en la 30-aj jaroj. S-ro Hu legis lian planon kaj senhezite aprobis.

Zhang Qicheng komencis diversajn preparajn laborojn. La plej urĝa tasko estis varbi altnivelajn Esperantajn redaktorojn. Poste Venlo Fon kaj Honfan venis al la redakcio. Kaj tiel naskiĝis en majo 1950 la simpla Esperanta revuo “El Popola Ĉinio”.

Komence de 1953, Zhang Qicheng forlasis la buroon kaj eklaboris en alia institucio. Tamen li ĉiam zorgis pri Esperanto kaj EPĈ.

EPĈ misiris dum la Kultura Revolucio (1966-1976). En 1978 Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordmalfermo. Ankaŭ la enhavo de la revuo bezonis reformadon. Tial kiel kunfondinto de EPĈ Zhang Qicheng revenis al ĝia redakcio en junio 1979. Li laboris kiel ĝia ĉefredaktoro ĝis 1983.

Dum la pli ol 3 jaroj Zhang Qicheng faris renovigon al la revuo. En ĝi publikiĝis multe da artikoloj, kiuj multflanke konigis Ĉinion, kaj samtempe pliiĝis raportaĵoj pri la ĉina kaj alilandaj E-movadoj kaj artikoloj pri Esperanto mem. Pro tio niaj legantoj povis pli multe koni la ĉinajn historion, kulturon, morojn, E-movadon kaj aliajn. La revuo fariĝis ne nur fenestro por koni Ĉinion, sed ankaŭ ilo por disvastigi Esperanton. Kaj la novaspekta EPĈ gajnis pli da legantoj.

Aktivulo kaj organizanto

La fondiĝo de la popola respubliko favoris ankaŭ fondon de tutlanda Esperanta organizo. En januaro 1950 Hujucz kunvokis kunsidon de ĉinaj esperantistoj, en kiu oni diskutis pri starigo de landa organizo. Kaj Zhang Qicheng estis rekomendita al la prepara laboro por tio. En marto 1951 ĈEL fondiĝis en Pekino. Zhang Qicheng estis elektita kiel ĝia konsilanto. De tiam li ĉiam laboris kiel ĝia gvidanto kaj faris grandan kontribuon por perfektigi ĝin, progresigi la ĉinan movadon kaj plifortigi la interŝanĝon inter ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj.

En 1956 Ĉinio unuafoje sendis E-delegacion el Zhang Qicheng, Ĵelezo kaj Chen Yuan al UK, t.e. la 41-a UK en Kopenhago. De 1978 ĝis 1987 Zhang Qicheng ĉiujare gvidis E-delegacion al UK. Dum la kongresoj li multe kontaktiĝis kun UEA, diverslandaj E-organizoj kaj esperantistoj. En la 65-a UK en 1980 ĈEL estis akceptita kiel landa asocio de UEA. Li kaj Chun-Chan Yeh estis elektitaj kiel komitatanoj de UEA.

En 1980 Zhang Qicheng fariĝis ĝenerala sekretario de ĈEL kaj, en 1981, ĝenerala sekretario de la societo “Amikoj de Esperanto”, kiun iniciatis ĉinaj eminentuloj. Poste en diversaj partoj de Ĉinio fondiĝis lokaj E-organizoj kaj aperis multe da E-kursoj. En 1986 okazis en Pekino la 71-a UK. Estis la unua fojo, ke UK okazis en Ĉinio, kaj ĝi akiris grandan sukceson. Ĉio tio estis nedisigebla de la klopodo de Zhang Qicheng, Hujucz, Ĵelezo, Chen Yuan kaj aliaj gvidantoj de ĈEL.

En 1981 “La Mondo”, organo de ĈEL, fondiĝis. Kiel gvidanto de ĈEL li ofte aperigis artikolojn en la gazeto por konigi UK kaj en- kaj eksterlandajn movadojn kaj por trakti kiel progresigi lokan movadon. Tiuj artikoloj bone influis la ĉinan E-movadon.

Maljuna, Zhang Qicheng ankoraŭ funkciis kiel vicprezidanto de ĈEL kaj ĉefredaktoro de “La Mondo”. Li ĉiam zorgis pri la ĉina movado. Okaze de la 89-a UK en Pekino li, grandaĝulo en malsano, venis en la kongresejon helpate de siaj familianoj, ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon. Li diris: “Mi estas jam 91-jara kaj permesu al mi paroli sidante.” Liaj meritoplenaj laboroj en la pasinteco profunde gravuris en la kapo de esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj. Tio mem estis tre kortuŝa kaj kiam li per laŭta kaj klara voĉo laŭdis la grandan progreson de la ekonomia konstruado de Ĉinio kaj ĝian liberan politikan etoson kaj esprimis siajn bondezirojn al diverslandaj samideanoj, ĉiuj ĉeestantoj stariĝis kaj per tondra aplaŭdo montris sian kortuŝon kaj respekton al tiu grandaĝa samideano kaj liaj eminentaj kontribuoj al Esperanto-movado. Tiam iuj samideanoj eĉ ne povis sin deteni de larmoj antaŭ tiu grandaĝulo.

Zhang Qicheng forpasis la 22-an de decembro 2004, en la aĝo de 92 jaroj, en Pekino. Lia forpaso estas granda perdo por la ĉina E-movado. Liaj kontribuoj al disvolviĝo de nia lingvo estis gravuritaj en la memoro de ĉinaj esperantistoj.