Unua paĝo >> Esperantujo >> Lernado


Ni ekzercu nin en parolado kaj aŭskultado en Esperanto pere de interreto

de LIU MINGHUI

La 89-a UK en Pekino pli kaj pli proksimiĝas al ni. Kaj per kiaj manieroj ni, ĉinaj esperantistoj, kontribuos al ĝi? Diversmaniere! Ĉu ne? Tamen la ĉefa tasko nun por ĉinaj esperantistoj estas plialtigi la lingvonivelon, precipe la kapablon de parolado kaj aŭskultado. Kia maniero estas pli efika por sin prepari tiuflanke antaŭ la 89-a UK dum tiom mallonga tempo? Miaopinie, la interreto donas al ni novan oportunecon. Dank' al ĝi, oni povas lerni la lingvon, interparoli kun aliaj esperantistoj kaj aŭskulti radion en Esperanto. do, kiel utiligi interreton? Laŭ mia sperto, jenaj metodoj eble estos taŭgaj kaj efikaj.

•  Aŭskulti E-radion Se oni ne bone komprenas konversaciante, do kiel interkomuniĝi kun aliaj. Mi proponas, ke vi unue aŭskultu disaŭdigon de la Ĉina Radio Internacia < http://online.cri.com.cn/radio4u/esperanto.html >, kaj poste vizitu ĝian hejmpaĝon < http://radioarkivo.org/ >, en kiu estas sufiĉe da dosieroj el diverslandaj, lokaj kaj fakaj radioj en Esperanto. la dosierojn oni eĉ povas elŝuti en sian komputilon aŭ aliajn aŭdig-aparaton.

•  Ekzerci sin en E-babilejo Surrete estas multaj E-babilejoj, kie estas nemalmultaj parolemaj samideanoj helpemaj, kaj oni povas ekzerci sin kune. Se oni havas problemojn kaj malfacilojn, oni ricevos tie helpon. Ĝuon de Esperanta etoso liveras ĉinaj E-babilejoj < http://www.reto.cn/babili/index.htm > fondita de s-ro Solis kaj < http://818441.bliao.com/ > fondita de s-ro Karilo, kaj la alilandajn < http://www.paltalk.com/ > (oni devas elŝuti kaj instali la programon, tamen simpla) kaj < http://gxangalo.com/babilejo/ >, en kiuj samideanoj el diversaj landoj kune ĝuas internacian etoson kaj alkutimiĝas al diversaj parolmanieroj, eĉ pensmanieroj.

•  Ĝui veran babiladon per Skajpo Skajpo estas retatelefona softvaro, per kiu oni povas interparoli kaj la voĉo en ĝi estas eĉ pli klara ol tiu en telefono. La adreso estas < http://www.skype.com/ >. Per tiu programo oni povas interparoli kun amerikanoj, eŭropanoj, koreoj, iranoj, pakistanoj, afrikanoj, kun ĉiuj en la mondo, kiuj volas paroli Esperante. Ĉiutage, aŭskultu radion duonhoron, restu en babilejo duonhoron, kaj parolu per Skajpo, Paltalk… duonhoron, sufiĉas! Post persista praktikado oni certe kapablos libere paroli kun kongresanoj dum la Pekina UK!