Unua paĝo >> Esperantujo >> Lernado


Vortareto por lernantoj (O)

de LAŬLUM

4 obei Plenumi ordonon, fari laŭ alies volo, deziro.

  Ordonas generalo,
Obeas la armeo,
Tuj iras al batalo
Surkampa en tranĉeo.

5 objekto 1 Ĉio, kio prezentas sin al niaj sensoj. 2 Ĉio abstrakta, kiu prezentiĝas al nia spirito. 3 Ĉio, kio okupas la spiriton, kio estas celo de pensa laboro. 4 Ĉio, kio estigas ian senton, kio liveras okazon al ia ago. 5 Parto de frazo, kiu ricevas la agon de la verbo.

  Objekt’ egalas al afero?
Kelkfoje ne, sed ofte es.
Objekto estas fraza ero
Post transir-verbo laŭ neces’.
Ni diras “studobjekt’” en vero,
Ne “studafero”, en permes’.

1 -obl- Suf. signifanta, ke la priparolata objekto enhavas ĝuste ian kvanton kiomfoje, kiom montras la radiko: du~o, tri~a, du~igi, du~e tri estas ses.

  Sufikso -obl-, en evident’
Tre bonas kiel vortfaril’.
Dekoblo de dek estas cent,
Centoblo de dek estas mil.

5 ofico Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servo.

  Oficisto vojaĝanta
En kostumo eleganta,
Por plenumo de ofico,
Estas en penad’ konstanta.

1 ok Unu kaj sep.

  Araneo havas ok piedojn,
Lerte faras insektkaptajn retojn.
Por fiŝkaptado homoj lernas de ĝi
Praktike uzas tiajn vivrimedojn.

4 okcidento Parto de la horizonto, kie la suno subiras.

  La sun’ subiras en la okcidento,
Sed sin relevos en la oriento.
Se iu iam iros en la tombon,
Neniam li revenos al hom-gento.

5 oktobro La deka monato de la jaro.

  Oktobro la monato deka,
Malvarma kaj tre ofte seka,
Alportas prujnon kaj neĝerojn
Kun norda vento lupe bleka.

3 okulo Organo sub la frunto, ambaŭflanke de la nazo por rigardi kaj vidi.

  L’ okuloj estas vere karaj.
Ni ĉiam tenu ilin klaraj.
Se la okuloj ne rigardus,
Ja blindus ili senkomparaj.

3 okupi 1 Preni en posedo iun lokon. 2 Teni en posedo iun lokon aŭ tempon. 3 Tiri al si atenton, intereson, aktivecon de iu.

  Mi min okupas per pilkludo,
Kaj la pilklud’ okupas min.
Se vi okupas vin per studo,
Do la studad’ okupas vin.

1 ol Konj. Uzata post supereca aŭ malsupereca komparativo, por kunigi du samnaturajn komparitaĵojn.

  Kvin multas pli ol kvar,
Kvar multas pli ol tri,
Tri multas pli ol par’,
Pli multas unu ol neni’.

6 oleo 1 Grasa likvaĵo. 2 Tiu substanco rigardata kiel simbolo de dolĉeco, mildeco, vivofacileco. 3 Ŝtonoleo.

  Por funkcio sen paneo
Necesas uzo de oleo
Al motoro en laboro,
Sen ĝi aŭdiĝos via veo.

5 ombro 1 Loko malheligita de io kiu baras lumon. 2 Malhelaĵo per kiu pentristo imitas naturan ~on. 3 Tiu malheleco rigardata kiel simbolo de malgajeco, malfeliĉo k.s.

  Tie estas ombro, kie estas lumo.
Kie estas fajro, tie estas fumo.
Ravas bonodoro de venena floro…
Gardu vin de uzo de tro da parfumo.

1 -on- Suf. Uzata post numeralaj radikoj por elfari vortojn signifantajn unu el tiom da partoj kiom montras la radiko.

  Duono de ses estas tri.
Triono de ses estas du.
Lerninte tion, nun do ni
Daŭrigu lerni onojn plu.

6 ondo 1 Arkforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de rivero, maro aŭ lago. 2 Tio, kio prezentas tian alternan leviĝon kaj malleviĝon. 3 Tio, kio progresas per sinsekvaj antaŭeniĝantaj linioj, per interrompitaj masoj. 4 Provizora interesiĝo de la sento, influo, fenomeno. 5 Perioda oscilo de la elementoj de medio, trafitaj je difinita momento, de progresanta vibrado.

  Sen vento ne tumultas ondoj,
Sen virto ne prosperas rondoj.
Danĝeras ondoj por boatoj,
Malvirtoj plaĉas ne al fratoj.

1 oni Nedifinita persona pron. signifanta “iu; la homoj; multaj homoj aŭ kelkaj personoj”.

  Oni diras jen ĉi tion,
Oni diras jen alion.
Onidirojn ni prijuĝu,
Aplikante la racion.

4 onklo Frato de la patro aŭ patrino.

  Onklon mi ne havas,
Havas mi onklinon.
Ŝiaj haroj flavas,
Ŝi tre ŝatas vinon.

1 -ont- Suf. de la aktiva futura participo, signifanta, ke la ago aŭ stato estas ankoraŭ ne komencita, sed intencata aŭ atendebla.

  Se vi ekfaros ion,
Vi estas do faronto.
Herooj de rakonto
Kapablas fari ĉion.

4 opinii Kredi, ke iu aŭ io estas ia; pensi, ke io havas ian econ.

  Laŭ la aspekto ŝi ja estas bela,
Sed ŝia koro estas tre kruela.
Kruela belulino ja ne plaĉas
Al homo kun anim’ anĝela.

4 oportuna 1 Facile uzebla, pro bona adaptiĝo al la destino. 2 Faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco.

  Versaĵoj estas oportunaj
Por memorigi novajn vortojn.
Per lego de l’ versaĵoj nunaj,
Vi ŝparu tempon, ŝparu fortojn.

4 oro 1 Peza brila flava metalo tre valora. 2 Monabundo, riĉeco. 3 Valorega bonega afero.

  La brila oro riĉas je valoro,
Tamen ne ĉio brila estas oro.
La oron fajro fandas malfacile
Kaj ĉiam brilas l’ ora flavkoloro.

4 oranĝo Ruĝflava frukto dolĉacida de ~arbo, kiu kreskas en varmaj landoj.

  Oranĝo estas bona frukto,
Por manĝi krude aŭ produkto
De oranĝsuko dolĉacida,
Utila eĉ por gras-redukto.

4 ordo 1 Regula maniero laŭ kiu la aferoj estas aranĝitaj aŭ devas okazi nature aŭ normale, kutime: laŭ la alfabeta ~o, la ~o de la aferoj. 2 Maniero en kiu la objektoj sekvas unu alian: Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ~o. 3 Reguloj de sintenado kaj procedo, akceptitaj de parlamento aŭ kunveno kaj aplikataj de ĝia prezidanto: tagordo de kunveno.

  Unu, du, tri, kvar – en bona ordo;
Kvar, du, unu, tri, kvin... en malordo.
Bona ordo ne nur okulplaĉas,
Ankaŭ estas bona por akordo.

5 ordinara 1 Ĉiutaga, kutima, ne diferencanta de la plimulto el la okazoj. 2 Ne supera al la komuna nivelo, sendiferenca de la normala grado.

  Kvarpieda bovo estas ordinara,
Kvinpieda bovo estas vere rara.
Mi propraokule vidis tian bruton,
Kiam mi fariĝis nur dekunujara.

4 ordoni Diri, ke oni faru ion.

  Ordonis generalo,
Soldatoj tuj obeis,
Rapidis al batalo,
Kaj multaj tuj pereis.

4 orelo La organo por aŭskulti kaj aŭdi. La homaj oreloj sidas ambaŭflanke de la kapo.

  Orelo estas por aŭskulto,
La mastro tamen ĝin ekŝiris,
Ĉar la servisto pro insulto
Ne aŭdis kion li ĵus diris.

4 organo 1 Parto de animalo aŭ vegetalo por ia funkcio. 2 Ĉiu parto de maŝino kun speciala funkcio. 3 Speciala periodaĵo de societo, partio, ligo por informado kaj esprimo de opinioj.

  Organo estas korpoparto:
Okul’ – organo por rigardo.
Organo estas informilo
De organizo en aparto.

6 organizi Kunordigi anojn aŭ partojn en tuton por plenumi difinitan funkcion.

  Ni organizis lingvan kurson,
Por instruadi Esperanton.
Ni organizis kvin ekskursojn
Por plivigligi la lernantojn.

6 oriento 1 La parto de la horizonto, ĉe kiu leviĝas la suno, laŭ kiu oni kutime sin direktas. 2 Parto de la terglobo en tiu direkto. ~i 1 Determini la situacion de iu aŭ io. 2 Bazi konstruaĵon, turnante ĝian fronton al ~o.

  Matene leviĝas la sun’ en l’ oriento,
Vespere subiras ĝi en l’ okcidento.
Konstante l’ terglobo turniĝas, rondiras,
Sen paŭzo eĉ por palpebruma momento.

7 origino 1 Punkto, de kiu io evoluis kaj disvolviĝis. 2 Loko, medio, en kiu naskiĝis homo aŭ homgrupo.

  Fonto estas origino de rivero,
Malklereco – origino de mizero,
Interhelpo originas el frateco,
Kaj kverelo el la manko de tolero.

4 ornami Beligi per aldono de objektoj.

  Ni ornamis nian halon,
Per lamplumoj kaj rubandoj,
Por aranĝi festan balon,
Kun akompan’ de muzikbando.

4 osto Fortika diversforma malmolaĵo en la korpo de animaloj.

  Je fina venko li plenkredas:
Malmolajn ostojn li posedas.
Rampeblaj estas liaj ostoj,
Al malamikoj li ne cedas.

1 -ot- Suf. de la pasiva futura participo, esprimanta agon aŭ staton ankoraŭ ne komencitan, sed intencatan aŭ atendeblan.

  Ŝatoto estas tiu kiun oni ŝatos,
Flatoto estas tiu, kiun oni flatos,
Punoto estas tiu, kiun oni punos,
Batoto estas tiu, kiun oni batos.

4 ovo 1 Ronda aŭ ovala korpo demetita de birdo, fiŝo, insketoj, enhavanta ĝermon de samspeca animalo. 2 ~o kun malmola ŝelo de kokino, anasino, k.s. por manĝo.

  Nutra estas birda ovo.
Por kreskig’ de vivipovo,
Manĝu ovojn ĉiutage.
Vi ne kredas? Eku provo!