Unua paĝo >> Esperantujo >> Lernado


Vortareto por lernantoj (P)

de LAŬLUM

3 paco 1 Senmilita stato. 2 Stato sen kvereloj, sen malakordoj. 3 Animstato sen maltrankvilo, timo, zorgoj.

  Ĉu homo riĉas aŭ malriĉas,
Sen paco certe malfeliĉas.
Kial do l’ homoj interbuĉas
Kaj al milito sin dediĉas?

4 pacienco 1 Animstato de tiu, kiu ne ekscitiĝas pro longa kaj malfacila laboro. 2 Eco de tiu, kiu kviete atendas iun aŭ ion malfruiĝintan. 3 Virto de tiu, kiu rezignacie kaj trankvile eltenas malbonon.

  Per pacienco kaj fervoro,
Sukceson gajnos la laboro.
Ni certe gajnos finan venkon,
Kun pacienco en la koro.

4 pafi Ĵeti kuglon, sagon, ŝtoneton per specialaj iloj por vundi aŭ mortigi.

  Kiu sencele sagojn pafas,
Neniu sago l’ celon trafas.
Por trafe pafi bone celi
L’ objekton vere tre tre gravas.

3 pagi 1 Doni monon por aĉetita objekto, uzita servo, luita domo aŭ objekto ktp. 2 Elspezi por io: ~as maljunaj jaroj por junaj eraroj.

  Franklin ricevis, en festtago,
Donac-monerojn. Sed post pago
Tro multa por fajfilo plaĉa,
Lin mokis ĉiuj pro la ago.
De tiam brilis la konsilo:
Ne pagu tro por la fajfilo.

5 paĝo Ĉiu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas aŭ presas.

  Taglibron skribu de l’ junaĝo
Kaj sperton notu ĉiu paĝo.
Se l’ vivo iras sub kontrolo,
Senĉese kreskos via saĝo.

4 pajlo Aro da sekigitaj tigoj de plantoj kiel tritiko, rizo ktp.

  Fikondutas la kanajlo,
Detruante kiel hajlo,
Ŝtelas grenon de draŝejo,
Faras fajron al la pajlo.

5 paki Kunigi objektojn ilin ligante per ŝnuro aŭ envolvante en papero aŭ tuko.

  Ni pakis libron per papero,
Por sendi ĝin per aerpoŝto.
Ĝi baldaŭ venis tra l’ aero,
Al nia lernejestra moŝto.

4 pala 1 Perdinta sian sanan ruĝetan vizaĝkoloron. 2 Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova. 3 Senbrile blanketa.

  Sur la vizaĝo pala de l’ ĉielo,
Briletas pale la matena stelo.
Kial do tiel palas la mateno?
Pro timo al kruela taga pelo.

4 pano 1 Manĝaĵo farita per bakado de pastobulo. 2 Vivrimedo: Espero panon ne donas.

  Ja tre gravas pano,
Por la homa sano;
Gren’ kaj pan’ devenas
El penema mano.

6 pantalono Vesto kun du tuboj por la gamboj.

  Pantalono estas vesto
Kun du tuboj por la kruroj.
Je okaz’ de ia festo,
Ni ĝin portas kun plezuroj.

4 papero 1 Substanco farita el pastigitaj ĉifonoj kaj fibraj vegetaĵoj en formo de folioj uzata por skribado, presado, pakado ktp. 2 Jura aŭ financa dokumento, skribita aŭ presita sur paperfolioj. 3 Legitimiloj, pasporto k.s.

  Papero gravas por la vivo,
Por skribo, preso kaj arkivo...
Paper’ alportas la progreson
De la homar’ en efektivo.

6 paro Kunaĵo de du objektoj aŭ homoj similaj aŭ en ia rilateco kaj rigardataj kiel unu kompleto.

  Ĉiu havas paron da oreloj,
Same ankaŭ paron da okuloj.
La oreloj por belson-plezuroj,
La okuloj por ĝuad’ de beloj.

4 pardoni 1 Rezigni punon aŭ venĝon al ofendinto aŭ kulpulo: ~i ion al iu; ~i iun pri io. 2 Toleri senkolere: ~u mian silentadon.

  Lin pardonu kaj toleru,
Pro la peko ne koleru!
Li ja estas senspertulo,
Do lin helpu, ne severu.

4 parenco Homo havanta kun alia persono komunan antaŭulon.

  Gepatroj, frato kaj fratino
Estas parencoj laŭ destino.
Pli bonas ja najbar’ intima,
Ol sangparenco malproksima.

2 paroli 1 Esprimi per la buŝo. 2 (kun iu) konversacii: Mi ~is kun li. 3 Havi klaran signifon: La faktoj ~as per si mem; ŝiaj okuloj parolas.

  La surdmutuloj ne parolas
Perbuŝe. Ilin mut’ izolas.
Se vi scipovas gestparoli,
Interbabili ili volas.

3 parto 1 Io malpli granda ol la tuto. 2 Dividaĵo de io dividata inter pluraj personoj, kiuj rajtas postuli po unu. 3 Peco el komponaĵo destinita al unu voĉo aŭ instrumento.

  Vilaĝo estas parto de pejzaĝo
Kaj domo estas parto de vilaĝo.
Fenestro estas parto de loĝdomo,
Kaj vango estas parto de vizaĝo.
Kaj kapo estas parto de la homo.
Se ĉiuj partoj bonkvalitas,
La tuta lito do solidas.
Se la urbanoj bonkondutas,
La urbo laŭdon do meritas.

4 partio 1 Grupo da homoj kun samaj politikaj opinioj organizita por defendi ilin. 2 Ĉiu el la du kontraŭstarantoj en milito, proceso, sporta konkurso k.s. 3 Ĉiu el la partoprenantoj de ludo. 4 Edziĝo, rigardata el la vidpunkto de sameco de rango, riĉeco ktp: Ili gefianĉiĝis, kaj tio estis tre ĝusta ~o.

  Ĉiuj anoj de partio
Ligas sin per opinio
Sama ĉu pri politiko
Aŭ pri vivo de socio.

3 pasi 1 Iri de loko al loko, de tempo al tempo aŭ de stato al stato: La vojo ~as tra arbaro; Kio ~is, ne revenos; Ili ~is de riĉeco al mizero. 2 Malaperi, ĉesi: Kiam ~is la aĝo, venis la saĝo. 3 Tra~i: Li ~is akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.

  Tempo pasas, ne revenos.
Kiu la pasinton tenos?
Zorgu bone do l’ nuntempon
Kaj alie ni pentplenos.

4 pasporto Oficiala atesto liverita de ŝtato al ĝiaj ŝtatanoj por rajtigi ilin libere vojaĝi eksterlande.

  Pasporton nepre portu vojaĝanto,
Dum sia resto en alia lando.
Sen la atesto li ricevus punon
De forpeliĝo tuj post pridemando.

4 pasto Faruno miksita kun akvo kaj knedita por fari panon, kukojn, vermiĉelojn ktp.

  Por fari panojn paston ni preparas,
Miksante akvon kun grenofaruno,
Kaj post fermento, ni pastpecon faras,
Kaj ilin bakas forne ĝis helbruno.

4 pastro Homo, kiu profesie plenumas diservojn kaj ceremoniojn de kulto.

  Pastro estas hom’ servanta al la Dio,
Kaj li ofte vivas en preĝej-medio.
En socio li ja estas ordinara,
Sed gravulo en la krist-religio.

4 paŝi Movi la piedojn alterne unu antaŭ la alian por moviĝi de loko al loko.

  Alterne ni l’ piedojn ŝovas,
Do paŝas, nin antaŭen movas.
Lamuloj paŝas malfacile,
Senkruraj paŝi eĉ ne povas.

2 patro 1 Viro havanta infanon. 2 Respekta titolo donata al personoj, al kiuj oni ŝuldas religian obeadon. 3 Iniciatinto: Dante estis la ~o de la itala poezio. ~ino Edzino la patro.

  Ja patro estas nevirino
Kun sia filo aŭ filino
kaj duonpatro estas iu
Alia edzo de l’ patrino.

3 peco 1 Parto de solida korpo detranĉita aŭ derompita. 2 Parto de tempo aŭ spaco, aparte rigardata. 3 Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon ks.

  Necesis por letero,
Ja pecoj da papero.
Nun por letero interreta
Neniom jam en vero.

4 peki 1 Malobservi religian ordonon aŭ moralan leĝon. 2 Malobservi regulon de dececo, scienco, arbo kc.

  Neniu plenaĝul’ ne pekas,
Neniu bela beb’ ne fekas,
Neniu pingla pin’ ne pikas,
Neniu bruna urs’ ne blekas.

4 peni Streĉi la korpajn kaj spiritajn fortojn por atingi celon.

  Kiu mem multe penas,
Tiun la mondo benas.
Penado ja tre gravas,
Sen peno venk’ ne venas.

5 pendi 1 Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera en la aero. 2 Resti senmove super iu aŭ io, ŝvebi: La luno ~as alte en la ĉielo. 3 De~i: Lia vivo ~is sur unu haro.

  Tintiloj pendas rande de l’ tegmento.
Kun ili ludas la printempa vento.
Alflugas birdoj, trilas sur pomarboj,
Ĝuante la sonorojn de arĝento.

3 pensi 1 Labori per la cerbo pri io por formi ideojn, decidon, opinion. 2 Intenci: Kion vi ~as fari? 3 Prezenti al la memoro: ~i pri la patrino. 4 Zorgi: ~u pri aliaj.

  Mia penso kirloventas,
Ĉar demando min turmentas:
Kial homoj interbuĉas,
Pri paciĝo ne konsentas?

6 pentri 1 Prezenti sur papero, tolo k.s. per inkostrekoj aŭ koloroj figurojn. 2 Priskribi karakteron aŭ scenon per vortoj. 3 Imagi vivan bildon de io: Ŝi ~is al si la estontecon en plej rozaj koloroj.

  Ni pentras per penikoj,
Ni pentras per krajonoj.
Ni pentras por kritikoj
Pri pekoj kaj personoj.

1 per Prep. por montri 1 ilon, rimedon, manieron aŭ objekton, kiun oni uzas por ion fari aŭ atingi celon: bati ~ bastono. 2 organon aŭ membron, kiun oni uzas por fari ion: vidi ~ la okuloj. 3 personon, dank’ al kies helpo oni povas plenumi ian agon: ataki urbon ~ militistoj.

  Per la manoj ni laboras,
Per la menso ni memoras,
Per la kruroj ni kuradas,
Per la buŝo ni parolas.

3 permesi 1 Konsenti, ke iu faru ion libere. 2 Ne malhelpi, ke iu faru ion: La cirkonstancoj tion ~is.

  Kiuj permesas koruptadon?
Sendube ĉiuj koruptatoj.
Por fari finon al la krimo,
luktadu ĉiuj kamaradoj!

7 persekuti 1 Postkuri por atingi aŭ malamike trakti iun. 2 Turmentadi severe, maljuste, kruele, leĝe. 3 Voki iun al tribunalo por procesi kaj plendi.

  Hundo persekutas katon,
Kato persekutas raton.
Kial ili tion faras?
Obeadas sian faton.

3 persono 1 Homo kun siaj karakterizaĵoj. 2 Grupo da individuoj kun jura ekzisto kaj rajtoj kaj devoj aparte de la rajtoj kaj devoj de ĝiaj unuopaj membroj. 3 ~o kreita de verkisto en romano, teatraĵo, filmo ks. 4 Ĉiu el la tri modaloj de Dio (la Patro, Filo kaj Spirito Sankta). 5 Konjugacia aŭ pronoma formo, servanta por distingi la ~on, kiu parolas (la unua persono), tiun al kiu oni parolas (la dua persono), kaj tiun, pri kiu oni parolas (la tria persono).

  Doktoro Zamenhof, kreinto
De Esperanto, la persono
Staranta sur plej alta pinto
De lingvokreo laŭ bezono.

4 pesi 1 Mezuri la pezon de io. 2 Juĝi, pritaksi la valoron de io.

  Ni pesas pezon per pesilo.
Spertuloj pesas per l’ okuloj.
Buĉisto povas per tranĉilo,
De tranĉi pezojn laŭ postuloj.

2 peti 1 Diri al iu sian deziron ricevi ion de li: ~i ion de iu, ~i iun pri io, ~i ies pardonon. 2 Diri al iu sian deziron, ke li venu: ~i lin al mi.

  “Pardonu min pro l’ miskompreno,”
ŝi petis l’ edzon kun mieno
pentema. “Mi ja ne atendis,
ke li sin murdos per veneno!”

4 petoli 1 Vigle kaj sendiscipline sin movadi por sin amuzi. 2 Amuzi sin karesante virinon.

  Sur herbejo ridoj bolas,
Gaja geknabar’ petolas.
Ili saltas kaj vetkuras.
Ĝui l’ vivon ili volas.

5 pezi 1 Premadi, pro altiro de la tero, subtenantan objekton aŭ tiradi pendigantan objekton: La vortaro ~as unu kilogramon. 2 Sentigi al iu tian premadon aŭ tiradon: Tiuj ŝarĝoj ~as sur min. 3 Esti preme ĝena, laciga, sufoka: Malĝojo ~is sur ŝia koro. 4 Havi gravecon, influon: Tiu argumento multe ~is sur mia decido.

  Plumbe pezas nigraj nuboj.
Fulmotondr’ en furiozo.
Plenas ŝia kor’ je duboj
Pri ebleco de ripozo.

3 piedo 1 Parto de homa aŭ besta gambo ĉe la malsupra ekstremo uzata por iri aŭ stari. 2 Simila parto de tablo, lito, aparato ks. 3 Parto de verso konsistanta el unu, du aŭ tri silaboj.

  La tabloj ja piedojn havas,
Neniam ili paŝojn faras.
Per siaj piedoj homoj iras,
Per la piedoj tabloj staras.

6 piki 1 Enpuŝi pintaĵon en ion. 2 Malagrable kaj akre eksciti la sensojn de iu. 3 Incite, ekscite tuŝi la senton.

  Sprita pipro pikas
Pli ol pinta pinglo.
Haŭt’ senhonta dikas
Pli ol dika fingro.

6 pilko 1 Globo el elasta materialo por ludo. 2 Pilkforma kaŭĉuka globo kun tubeto ĉe la fino uzata por elŝprucigi entenatan aeron aŭ likvaĵon.

  Ni piedpilkon ludis,
Kaj strategionstudis,
Nur je angulo bona
Alcele l’ pilkon ŝutis.

4 pino Ĉiamverda arbo kun pinglaj folioj kaj ligno taŭga por fari meblojn.

  La pino kun la pingla foliaro
Eterne verdas dum la tuta jaro,
Simbolas admirindan konstantecon,
Samkiel alta mont’ kaj vasta maro.
 

8 pinĉi 1 Kunpremi per fingroj aŭ ilo. 2 Nutri sin prenante per la lipoj: Bovoj ~as herbon.. 3 Vibrigi kordojn de muzikilo ilin tirante per fingroj.

  Mi pinĉis kordojn de gitaro,
Kaj ili tintis orelplaĉe.
Mi pinĉis katon de najbaro,
Ĝi kolerblekis akre, aĉe.

6 pinglo 1 Metala stangeto pinta ĉe unu fino kaj provizita per kapo ĉe la alia, uzata por fiksi ŝtofon, paperon ktp. 2 Juvelo samforma kun ornama kapo. 3 Folio maldika, pinta kaj iom rigida.

  Harpinglo estas il’ por belo.
Ĝi estas speco de juvelo.
La pinaj pingloj ĉiam verdaj
Simbolas virton de fidelo.

6 pinto 1 Akra pika ekstremo. 2 Maldika ekstremo de objekto pli kaj pli mallarĝiĝanta al la fino. 3 Ekstremo de korpoparto: ~o de nazo, piedo, korno.

  La altaj pintoj de la montoj
Kun pinglaj pinoj, arkaj pontoj,
Fieras super nuba maro,
Kun murmurantaj klaraj fontoj.

8 pioĉo Hakfosilo konsistanta el metala hakilo pinta ĉe unu ekstremo kaj pinta ĉe la alia kaj ligna tenilo perpendikulare alfiksita al ĝi.

  Pioĉo estas bona ilo
Por fosi, haki en facilo.
Por vojkonstruo, domdetruo
Ĝi estas taŭga kun utilo.

9 pioniro 1 Soldato kies tasko estas konstrui pontojn, fari vojojn, tranĉeojn ks. 2 Koloniano plugebliganta virgan teron. 3 Homo pretiganta la vojon kaj sukceson al novaj ideoj.

  Aktivaj estas pioniroj
En vivbatal’ kaj militiroj,
Konstruas pontojn, faras vojojn.
Ili ja estas bravaj viroj.

9 pipro 1 Globforma frukteto, akragusta kaj uzata kiel spico, de ~arbedo kun korformaj folioj malgrandaj floroj kreskanta en varmaj landoj. 2 Tre pikanta aŭ eĉ maldeca spritaĵo.

  Blanka pipro bone spicas,
Nigra pipro bongustigas.
Ambaŭ bonas por la pladoj,
Ruĝa pipro langon pikas.

8 piro Sukoriĉa dolĉa frukto pli mallarĝa ĉe la tigeto de ~arbo, kiu havas platajn foliojn, blankajn kvinpetalajn florojn.

  Piroj, pomoj kaj persikoj
Plej abundas en butikoj.
Kaj bongustaj kaj tre nutraj,
Por regalo de amikoj.

7 pizo 1 Unujara herbo kun folioj plumforme aranĝitaj kaj guŝoj kun globformaj grajnoj manĝeblaj post kuirado. 2 Globforma grajno de ~o.

  Pizo estas grajn’ malgranda
Kaj pizfloro tre similas
Al la papili’ flirtanta.
Pizo al la san’ utilas.

7 placo Libera terpeco en urbo, vilaĝo aŭ arbaro.

  Ĉu vi vizitis Tian’anmen-placon?
Popola kunvenejo vere vasta!
Vi povas ĝui tie belan pacon,
Matene aŭ en vesperhoro lasta.

5 plaĉi 1 Veki en iu senton de plezuro kaj simpatian inklinon: Ankoraŭ neniu ~as al ĉiu. 2 Estigi en iu senton de kontenteco aŭ aprobon: Al ĉiu besto ~as ĝia nesto.

  Ankoraŭ estas ja neniu,
Kiu al ĉiuj vere plaĉas.
Se al la dua plaĉas iu,
Por tria eble li tre aĉas.

7 plado 1 Granda malprofunda telero, sur kiu oni disportas manĝaĵojn disdonotajn al ĉiu kunmanĝanto. 2 La manĝaĵo entenata de ~o. 3 Ĉiu el la manĝaĵoj, kiuj konsistigas menuon.

  La bankedo estas riĉa,
Kun abund’ de belaj pladoj.
Ĉiu sentas sin feliĉa
Inter la gekamaradoj.

5 plafono 1 La supra interna parto de ĉambro, galerio ks. 2 Limo, kiun ne rajtas superpasi kredito de banko, salajroj, prezoj ktp.

  En ĉiu ĉambro aŭ salono
Troviĝas supre la plafono.
De ĝi dependas ofte lampoj
Aŭ ventumilo laŭ bezono.

4 plano 1 Desegno prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj. 2 Antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno. 3 Rilata malproksimeco, en kiu troviĝas vidaĵoj, aŭ en kiu estas perspektive metataj prezentaĵoj en desegno aŭ pentraĵo. 4 Ĉiu parto de filmo, kiu estis fotita sen lokŝanĝo de la kamerao.

  Por sukcesigo de afero
Necesas bonan planon fari.
En plano klaru ĉiu ero,
Por plenumadi kaj prepari.

4 plando Suba plata parto de piedo.

  La knabo marŝis senripoze,
La plandoj pike lin doloris.
Sufer’ lin ĝenis serioze –
Pro la vezikoj li ekploris.

9 plandumoLa malsupra parto de ŝuo.

  Plandumo estas pland’ de ŝuo.
Ĝi estas ja tre grava parto.
Se en plandum’ troviĝas truo,
Malbonas tio por la farto.

4 planedo Ĉiela korpo ne memluma kaj rondiranta ĉirkaŭ la suno.

La naŭ planedoj ĉirkaŭ l’ suno.

  Rondiras kiel nia luno:
Merkur’, Venuso, Tero, Marso,
Jupiter’, Saturn’, Uran’, Neptuno,
Pluton’ malvasta ‘stas la lasta.

4 planko 1 La malsupra ebeno de ĉambro, galerio ks. 2 La parto de ponto, sur kiu iras homoj kaj veturiloj. 3 La masonita malsupra parto de kluzo, kloako, akvokondukilo.

  Parencoj de l’gepatraj flankoj
Alvenis kaj pro lito-mankoj,
Iuj ne povis dormi lite,
Ripozis nokte sur la plankoj.

4 planti 1 Meti la radikan parton de planto en teron por ke ĝi plue kresku. 2 Vertikale fikse starigi.

  Printempe arbojn oni plantas,
Somere ili elegantas
Per verdaj branĉoj kaj folioj,
En kiuj gaje birdoj kantas.

9 plasto Ĉiu el nombro da artefaritaj substancoj, el kiu oni povas fari modle aŭ mulde objektojn kiel teleroj, tasoj, tuboj, skatoloj, maŝinpartoj ktp.

  El plasto eblas fari ĉion:
Maŝinojn, ŝtofojn, ŝipajn ŝelojn...
Kaj ĝi ebligas industrion
Plenumi bone ĉiujn celojn.

9 plastiko Arto reliefe reprodukti la formojn de objektoj.

  La belartistoj spertas en plastiko,
Por reliefe pentri aŭ skulptadi,
Kun admirinde frapa artefiko.
Plastiko vere indas por studadi.

9 platano Arbo kun grandaj folioj kaj trunko makula pro falo de grandaj pecoj de la ŝelo en ĉiu jaro.

  Platano estas arbo bela,
Larĝfolia, makulŝela,
Kaj ĝia ligno taŭgas tre por
Produkto ila kaj papera.

1 plej Adv. esprimanta 1 superan gradon al ĉiaj kompareblaĵoj: Ĝomolangma estas la plej alta monto; 2 absolute altan gradon: Ĉio ŝia estas ~ ĉarma.

  Plej kara estas la patrino.
Pleje malmolas diamanto.
Plej alta estas la kulmino.
Pleje facilas Esperanto.

8 plekti 1 Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin. 2 Elfari objekton el fadenoj aŭ ŝnuretoj en tia maniero.

  Li faris plektbarilon
Ĉirkaŭe de la korto,
Por ĝui vivtrankvilon,
Post la fermita pordo.

2 plena 1Enhavanta la tutan kvanton da io, kiun ĝi povas enhavi. 2 Enhavanta tre grandan kvanton da io: Teksto ~a de eraroj, havi ~an poŝon.. 3 Tia, ke al ĝi mankas neniu necesa parto; kompleta: ~a vortaro, pagi la ~an prezon . 4 Havanta la tutan eblan intenson aŭ amplekson: la ~a luno, per ~a voĉo, ~a vintro. 5 Graspufeta, ŝvel~a: ~a brusto de virino, ~aj vangoj de knabo.

  La botelo duonplenas,
De ĝi laŭta bruo venas.
La malplena grena spiko
Ĉiam sin plej alte tenas.

9 plen-aĝa Sufiĉe aĝa por ĝui la rajtojn de civitano.

  Plenaĝa homo kun la filo
Laboris dome en trankvilo.
Subite ĉesis gaj-babilo –
Alvenis viro kun pafilo.

4 plendi 1 Esprimi sian malplezuron, doloron, ĉagrenon, malkontenton. 2 Klopodi ĉe juĝejo por akiri kontentigon pro suferita malagrablaĵo, maljustaĵo ks.

  Johano pri la sorto plendis,
Ĉar riĉrikolton li atendis,
Sed Di-sinjoro malfavoris,
Pluvegojn, hajlojn al li sendis.

8 plenumi 1 Fari kion oni devas fari: ~i taskon, oficon, rolon. 2 Efektivigi, realigi: ~i bezonon, peton, deziron, mendon.

  Por realigi nian revon,
Plenumu ĉiu sian devon.
Se ĉiuj anoj diligentos,
La vivnivel’ ricevos levon.

8 pleto Plato por alporti telerojn, pladojn, glasojn, tasojn k.s.

  Per pleto portas ni telerojn,
Vinglasojn, bovlojn kaj kulerojn...
La pleto estas grava meblo
Por bone helpi la kelnerojn.

4 plezuro Agrabla, kontentiga sento, estigata de libera aktivado de niaj sensoj aŭ spirito.

  Surplace tondris la tamburo.
Geknaboj viglis en vetkuro.
Dum la printempa sportkunveno,
La koroj plenis je plezuro.

1 pli 1 Adv. esprimanta kvanton aŭ gradon superan al iu alia, kaj uzata por formi la komparativon de adjektivoj aŭ adverboj aŭ montri relative grandan amplekson de ago. 2 Uzata substantive kun simila senco: Observu ~ da ordo!

  Etfingro dikas pli ol haro.
Kaj pli ol lago vastas maro.
La suno brilas pli ol luno,
Rapidas aŭt’ pli ol bovĉaro.

9 pli-igi Plimultigi.

  Pliigu dolĉon de la pomoj,
Pliigu spacon de la domoj,
Pliigu pacon de la mondo,
Sed ne la lacon de la homoj.

9 plonĝi 1 Lerte sin ĵeti en akvon por naĝi. 2 Abrupte kaj krute malsupreniĝi, direktante malsupren la nazon de la aviadilo.

  Naĝisto plonĝis en basenon,
Fiŝisto plonĝis en riveron,
Abeloj en la florĝardenon,
Krimulo murda en inferon.

4 plori Montri sian doloron per larmoj kaj ĝemoj.

  Infano ĉe la pordo ploras
Lia postaĵo tre doloras.
Lin la patrino pune batis,
Ĉar la hejmtaskon li ignoras.

1 plu Adv. montranta neĉeson de stato aŭ ago en la tempo aŭ spaco: pluvas ~; iri ~ antaŭe.

  Post ripozo ŝi plu iras.
Post sukceso ŝi plu penas.
Post la sveno li plu spiras.
Post puniĝo li plu ĝenas.

4 plumo 1 Tio, kio kovras la birdojn. 2 Tubeto kovrita de lanugo el birda flugilo. 3 Skribilo el tia tubeto pintigita kaj fendita. 4 Metala skribilo en formo de tia tubeto.

  De ĉiaj birdoj la kostumoj
Konsistas el malpezaj plumoj.
La pavaj plumoj multkoloras,
Kaj pro tio tre valoras.

8 plumbo 1 Tre peza mola griza metalo. 2 Maso de tiu metalo uzata por io: ~o por sondilo, reto.

  Metalo plumbo estas mola.
Ĝi estas griza en koloro.
Ni uzas plumbon por sondilo,
Ĝi pezas iom pli ol oro.

9 pluralo Gramatika nombro, montranta, ke oni parolas pri pluraj personoj aŭ aferoj.

  La substantivoj en pluralo
Finiĝas per duonvokalo
Litero jo. Kaj l’ adjektivoj
Samtiel ankaŭ en normalo.

8 plus Konj. indikanta adicion: du plus du estas kvar; pozitivan nombron en temperaturo, elektro kaj algebro: + 10 gradoj (10 gradoj super nulo), ~poluso, ~valoro.

  Ĉu vi konas “plus”? Ho, jes.
Tri plus tri ja estas ses.
Cent plus naŭcent estas mil.
Mi kalkulas en facil’.

4 pluvo Akvo gute falanta el nubo.

  Pli ofte pluvas en somero,
Ĉar tiam varmas la vetero,
Kaj akvo multe vaporiĝas
Fariĝas nuboj en l’ aero.

9 po Prep. reganta nur numeralojn kun la ĝenerala signifo “en egalaj partoj konsistantaj el”, kaj uzata antaŭ subjekto, objekto aŭ predikativo por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de la numeralo ne rilatas unufoje al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune rigardataj, sed rilatas ripete kaj sinsekve al ĉiu el ili aparte: ~ kvar glasoj staras antaŭ ĉiu festenanto; Li donis al ili ~ cent dolarojn.

  La homoj havas po du krurojn,
La kruroj havas po piedon.
La piedparo faras kurojn,
Por trovi taŭgan vivrimedon.

8 poemo Verko el versoj.

  Poemo estas vortmuziko,
Poemo estas pensa bildo.
Ĝi akras kiel glava piko,
Ĝi molas kiel ama mildo.

7 poeto Verkisto de poemoj.

  Poeto Li Bai estis fe’ genia,
Kaj Du Fu – registranto historia.
L’ unua estis fantazio-plena,,
La dua – al popolo simpatia.

8 poezio 1Arto komuniki emociojn per la muziko de parolo. 2 Poeziaĵo.

  En la epok’ de industrio,
Ne plu prosperas poezio.
Rapidas temp’, rapidas ĉio,
Pli viglas fort’ ol fantazio.

7 politiko 1 Scienco aŭ arto de regado de ŝtato. 2 Tuto de la ŝtataj aferoj. 3 Maniero, kiel tiuj aferoj estas regataj.

  Koncernas ĉiun politiko,
En magazeno aŭ fabriko.
Se ĝin ignoras iu homo,
Lin frapos puno aŭ kritiko.

6 ponto 1 Konstruo por ebligi transiron de rivero, fosaĵo, kavo ks. 2 Interkomunikilo: Esp-o estas ~o inter la nacioj.

  Sen ponto vojoj malfacilas,
Per pontoj vojoj longe iras.
Diversajn pontojn ŝtonajn, ferajn
El majstraj manoj ni admiras.

3 popolo 1 Homoj vivantaj en unu lando aŭ regiono, konsciaj pri sia diferenco kun la najbaraj grupoj. 2 Regataro kontraste kun la registaro, komunumo. 3 La malpli riĉa, malpli kulturita plimulto, kontraste kun la kleruloj, burĝoj ks.

  Por la bono de l’ popoloj
Ĉiuj uzu dum paroloj
Esperanton en praktiko,
Ke facilu l’ komuniko.

4 populara 1 Facile komprenebla de ne multe instruitaj homoj. 2 Konata, uzata de la popolo. 3 Amata, admirata de la popolo aŭ de aparta homgrupo.

  La Granda Muro de Ĉinio
Kun dumil-jara historio
Tre popularas en turismo,
Kaj vizitindas pli ol ĉio.

1 por Prep. esprimanta ĝenerale la celon kaj montranta 1 kion oni volas realigi: labori per E por mondpaco; 2 la destinon de io aŭ iu: kuracisto por virinoj, vortaro por lernantoj; 3 la objekton de interŝanĝo: Tiu ŝtofo kostas po tri dolaroj ~ metro; 4 la aĉet- aŭ vendoprezon: aĉeti teon ~ unu dolaro; 5 la predikaton = kiel , kvazaŭ: Ne prenu la danĝeron ~ ŝerco; 6 la personon, je kies profito aŭ kontentigo oni agas: Kiu ~ ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras; 7 personon, kiun koncernas la ago = rilate al: La kongreso estas vera triumfo ~ E-o; 8 la estontan tempodaŭron, dum kiu devas daŭri la ago: Mi vivos ĉe ŝi ~ 6 monatoj.

  Ni lernas por labori bone,
Laboras por feliĉe vivi.
Por havi ĉion laŭbezone
Bezonas sanon por aktivi.

9 porcelano Fajenco el tre fajna argilo, netravidebla sed povas tralasi lumon.

  Porcelana manĝilaro
Servas daŭre por miljaro.
Gravas ĝi por industrio,
Por kemi’ kaj maŝinfaro,
Por vojaĝ’ al kolonio
Sur planeto en najbaro.

9 porcio 1 Parto de io dividita kaj disdonata. 2 ~o da manĝaĵo.

  Kelnero de restoracio
Servadas gastojn en bankedo,
Disdonas manĝon laŭ porcio,
El pladoj de sur sia pleto.

3 pordo 1 Aperturo en muro de domo, ĉambro aŭ urbo por en- kaj eliro. 2 Duone turnebla klapego por fermi tian aperturon.

  Senpordan domon ni ne vidas,
Senpordan tombon ni evitas.
Kvankam karcero havas pordon,
Post ĝia pordo oni sidas.

5 porko Dikhaŭta kaj rapide kreskanta dombesto kun grandaj oreloj, mallongaj kruroj kaj mallonga vosto multe bredata por ĝia viando.

  La porko ‘stas nenifaranto.
Ĝi tamen riĉas je viando,
Rapide kreskas je karnkvanto,
Material’ por homa frando.

2 porti 1 Subteni pezan objekton: ~i la ŝarĝon de la homa vivo. 2 Preni ion kun si kaj iri por ĝin meti en alian lokon: ~i leteron al poŝtejo. 3 Havi sur si aŭ kun si: ~ ĉemizon kun la vorto Esperanto. 4 Senti moralan pezon sur sia konscienco: ~i grandan respondecon. 5 Havi ian senton en sia koro: Kion koro ~as, vizaĝo raportas.

  Ŝi portis bluzon dum laboro,
Transportis librojn kun fervoro.
Ŝi levis, metis, sen paŭzeto,
Laciĝis jam post unu horo.

9 portreto 1 Desegnaĵo aŭ pentraĵo pri persono. 2 Priskribo pri persono.

  Portreto de doktoro
Zamenhof en koloroj
Al kongresanoj plaĉas
Pro sia artvaloro.

1 post Prep. montranta 1 tempon pli malfruan ol alia: Saĝa hundo ~ la vundo. 2 malantaŭ: Li direktadas ~ la kurteno.

  Ripozu bone post deĵoro,
Ĉar vi laciĝas post laboro.
Post la ripozo freŝas forto,
Reviglu tiam kun fervoro.

8 posteno 1 Loko, kie gardstaras aŭ batalas soldatoj. 2 Ofico asignita al iu.

  En frost’ de vintra frumateno
Gardisto staris sur posteno.
Blankiĝis liaj barb’ kaj brovoj,
Tamen ridetis la mieno.

3 postuli 1 Firme esprimi sian volon, ke iu donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi: Donu al la lupo iom kaj ĝi ~os ĉiom. 2 Fari, ke io estu necesa, nemalhavebla: Bona kunlaboro ~as interkomprenon.

  Taksivetur’ postulas pagon,
Protekt’ de pac’ postulas agojn.
Kantad’ postulas belan voĉon,
Pafad’ per ark’ postulas sagojn.

5 poŝo 1 Saketo kudrita al vesto: el fremda ~o oni pagas facile. 2 Ĉiu el la saketoj ĉe la flankoj de bilardotablo, en kiujn ruliĝas la globoj. 3 Subtera roka kavo plenigita de fremda substanco. 4 Izolita loko okupita de la malamiko interne de la amika tereno.

  Sep poŝojn havas mia jako,
Tre oportunajn kiel sako.
Kiam mi iras butikumi,
Ili akceptas ĉion sen pako.
Maria monbileton havis
En poŝo sed ŝi ĝin neglektis.
La veston kun la mon’ ŝi lavis
Kaj l’ monpaperon ŝi difektis.

4 poŝto 1 Publika institucio por transsendi leterojn, gazetojn, pakaĵojn kontraŭ antaŭpago. 2 Ĉiu el la serio da veturiloj irantaj de stacio al stacio por transporti leterojn, pakojn kaj personojn.

  Mi mesaĝon sendis per ret-poŝto,
Al amik’ de Esperanta rondo.
Kaj rapide venis, post momento,
Jam letero lia por respondo.

4 potenco 1 Kapablo de io abstrakta forte efiki. 2 Kapablo de iu trudi sian volon. 3 Jura aŭ politika povo plenumigi siajn ordonojn, dekretojn ks: la patra, edza, la publika ~o. 4 Supernatura forto: Nevidebla ~o donis forton al la viro. 5 Regno 6 Produkto de nombro multobligita per si mem je certaj fojoj: 5² = 5 x 5 = 25 (elparolu: la ~o de 5 per 2 estas 25 aŭ la dua ~o de 5 estas 25).

  Scioj kaj scienco,
Fonto de potenco,
Estu atentataj
Jam de la komenco.

2 povi 1 Havi la forton, lertecon aŭ kapablon, necesan por fari ion: Kion oni volas, tion oni ~as. 2 Havi la rajton, la potencon necesan por fari ion: Oni ne povas pluki florojn en parko. 3 Havi la permeson, la eblecon fari ion: En printempo oni ~as facile malvarmumi.

  Kion oni volas,
Tion oni povas.
Se ni penlaboras,
Ja eĉ monton movas.

7 pozicio 1 Maniero, en kiu iu aŭ io okupas spacon: stara, sida ~o. 2 Loko okupita en la socio aŭ serio de rangoj:okupi elstaran ~on en la movado. 3 Loko, kie trupo, armeo estas postenigita por batalo: nia ~o ne perdiĝos. 4 Maniero, kiel vokalo troviĝas en silabo.

  Li estas majstro en metio,
Nur kun malalta pozicio.
Li tamen multe kontribuis
Al la bonstato de l’ socio.

7 pra- Suf. montranta: l la sekvantan supreniran aŭ malsupreniran gradon de parenco; 2 grandan primitivecon, longan antaŭtempecon: ~historio.

  Praavo estas la patro de avo,
Pranepo estas ja filo de nepo.
Prahomoj vivis sur arboj, en kavo;
Neniu loĝis en solo sur stepo.

4 prava 1 Havanta opinion konforman al la vero. 2 (opinio) Konforma al la vero.

  La fortulo vere bravas,
Kaj pugnegojn li ja havas.
Ĉiuj timas lin kritiki,
Ĉiam, ĉie li nur pravas.

4 precipe Antaŭ ĉio, ĉefe, pli ol ĉio aŭ ĉiu alia: Helpojn bezonas ~ la infanoj.

  Ĉiuj helpon ja bezonas,
Kaj precipe la infanoj.
Kvankam same kun du manoj,
Ili sperton ne disponas.

5 preferi Preni ion kiel pli bonan.

  La homoj preferas vivi sur la tero,
La fiŝoj preferas naĝi en rivero,
La bestoj preferas nesti en arbaro,
La birdoj preferas flugi en l’ aero.

3 premi 1 Apliki forton sur ion aŭ iun por malgrandigi la spacon okupitan aŭ tiun senmovigi. 2 Ĝeni, suferigi tiamaniere. 3 Repuŝi per superaj rimedoj: ~i la malamikojn al la montaro. 4 Tirane kaj maljuste traktadi: Vidvinojn kaj orfojn ne ~u.

  Senĉese lia korpo tremis,
La kapo akre lin doloris.
Per ambaŭ manoj li ĝin premis,
Lia vizaĝo palkoloris.

2 preni 1 Kapti ion aŭ iun per mano aŭ ilo por teni, porti aŭ uzi. 2 Perforte aŭ senaverte senigi iun je io: Dio donis, Dio ~is. 3 Milite akiri: ~i sieĝatan urbon. 4 Doni al iu rolon: ~i iun por reĝo. 5 Havigi al si ion uzotan: ~i konsilon, banon. 6. Manĝi, konsumi: ~i matenmanĝon; ~i medikamenton.

  Ekspresan vojon Petro prenis,
Rapide en la urbon venis,
Eltrovis la restoracion,
Bankedon en ĝi partoprenis.

5 prepari 1 Fari antaŭe ĉion necesan por ion efektivigi. 2 Pretigi ion por uzo: ~i manĝaĵon. 3 Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon ks.: sin ~i por ekzameno. 4 Atendi, antaŭvidi: Ili ne estis ~itaj por lia vizito.

  Preparu vin por ekzameno
Por gajni en ĝi plensukceson.
Sed gravas pli ja studa peno
Por vere fari jam progreson.

1 preskaŭ Adv. signifanta “ne multe malpli ol” aŭ “ne tute, sed sen multa manko”: Li atendis ~ tuttage. Ŝi ~ falis.

  Per mono preskaŭ eblas ĉio,
Eĉ preskaŭ aĉeteblas Dio.
Pro ĝi klopodas preskaŭ ĉiuj
Kaj preskaŭ svenas la racio.

4 preskribi 1 Formale kaj aŭtoritate ordoni. 2 Ordoni skribe: ~i medikamenton.

  Post ekzamen’ de l’ malsanulo,
Doktor’ preskribis kuracilojn.
Kaj ankaŭ donis kun skrupulo
Novajn admonojn kaj konsilojn.

4 preta 1 Bone aranĝita por tuja uzo: manuskripto ~a por eldono. 2 Estanta en taŭga dispozicio.

  Ja kiu estas mortopreta?
Sed ĉiutage l’ homoj mortas.
Se l’ vivo estas nur vegeta,
Kian signifon ĝi enportas?

8 preteksto Ŝajna motivo, eldirita, por kaŝi la efektivan.

  Por jam formanĝi ŝafon,
Pretekston lupo trovas.
Por fari agrespafon,
Intrigon oni kovas.

8 pretendi 1 Postuli ion asertante posedon de rajto super ĝi. 2 Fanfarone aserti posedon de ia eco.

  Kiu pri lerto ne pretendas,
Tiun kritiko ne ofendas.
Kiu pretendas pri talento,
Pri vort’ mallaŭda malkontentas.

1 preter Prep. montranta objekton aŭ lokon, en kies proksimo iu aŭ io pasas, irante plue.

  Li ŝian pordon preteriris,
Ĉar vidi ŝin li tre deziris.
Sed ŝi ne estis en la domo,
Li preterpasis kaj suspiris.

3 prezenti 1 Meti ion antaŭ iu, por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu. 2 Konduki iun al aliaj por lin konatigi al ili. 3 Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io. 4 Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto. 5 Ludi antaŭ publiko teatraĵon, filmon ks. 6 Sin montri al ies spirito sub unu el siaj aspektoj: La afero ~as malfacilaĵojn. 7 Montri la karakterizajn trajtojn de io: vesto ~as homon.

  Matene l’ suno sin prezentas,
Kaj freŝan forton ĉiuj sentas.
La tago varmas, floroj ĉarmas,
La koroj ŝvelas kaj kontentas.

7 prezidi Konduki en ordo diskutojn.

  Kiu prezidas en kunveno,
Tre ofte sidas kun mieno
Zorgplena. Kaj pri la problemoj
Li estas plena je kompreno.

1 pri Prep. signifanta “koncerne al, rilate al, teme de“: paroli, zorgi, kanti ~ io; certa, konscia, ĝoja pri io; rajto, opinio, letero pri io.

  Bone pensu pri l’ estonto,
Pri protekto de l’ riĉfonto.
Plene zorgu pri l’ medio
Kaj pri paco de la mondo.

9 princo 1 Estro de malgranda regno, feŭdulo de reĝo aŭimperiestro. 2 Reĝido. 3 Titolo de diversaj unuarangaj personoj: ~o de la poetoj.

  Princo kaj princino
Palaj en palaco
Vivas kun inklino
Al plezur’ kaj paco.

9 principo 1 Fundamento, origina elemento kaj fonto: Li rigardis la akvon kiel la ~on de ĉio en la mondo. 2 Fundamenta veraĵo, sur kiu baziĝas rezonado, scienco, arto ks.: la ~oj de fiziko 3 Ĝenerala regulo rigardata kiel gvidilo de konduto: homo sen ~oj.

  La principo de la kamparanoj
Estas paca vivo ne sen panoj.
Ili vere plenos je plezuro,
Se ĝueblos ankaŭ oftaj banoj.

4 printempo La unua sezono de la jaro.

  Printempo plenas je espero
Kaj floroj belas sur la tero,
Dum birdoj trilas en l’ aero.
La vivo viglas en prospero.

4 privata 1 Plenumanta nenian oficialan rolon: ~a lernejo, letero. 2 Ne publika: ~a kunsido de la Akademio. 3 Koncernanta nur unu personon: ~a vivo.

  Komuna estas sporta placo,
Privata estas hejma spaco.
Por ĉiuj tamen same grava,
La protektado de l’ mondpaco.

1 pro Prep. montranta 1 la kaŭzon de ago; 2 la motivon de ago; 3 la objekton, kiun oni interŝanĝas kontraŭ alia. 4 la objekton de interŝanĝo kaj prezon de vendaĵo.

  Pro malsato ni bezonas panon,
Pro malpuro ni bezonas banon,
Pro malsano bonajn kuracilojn.
Sed diru, pro kio la tiranon?

8 probabla 1 Tia, ke por ĝia vereco ekzistas pli da motivoj por kredi ol dubi. 2 Tia, ke estas multa ebleco por ĝia okazo.

  Por homo bona kaj kapabla,
Precipe bela kaj afabla,
Bonŝancoj multaj sin prezentas,
Sukceso estas pli probabla.

8 problemo 1 Demando solvota per scienca metodo. 2 Ĉio, kion klarigi aŭ solvi estas malfacile.

  La homoj baraktadas en problemoj:
Kancero, polucio kaj tertremoj.
Aldone al naturaj katastrofoj
Prosperas interbuĉoj kun blasfemoj.

8 procedi Uzi difinitajn rimedojn por efektivigi ion.

  Spertas ŝi en panpreparo
Kaj procedas sen eraro.
Post fermento de la pasto
Ŝi ĝin bakas por panfaro.

9 procento 1 Valoro aŭ taksado difinita rilate al la nombro cent: Mi ricevis nur 80 ~ojn de la pago. 2 Profito produktata de cent monsumoj dum unu jaro.

  Ĉiam pli varmiĝas la vetero,
Pro veneno de la atmosfero.
Tridek ses procentoj de l’ malbono
Fontas el la gasoj de Usono.

8 proceso 1 Juĝa afero. 2 Natura sinsekvo de fenomenoj, disvolviĝanta sen efiko de ekstera forto kaj rigardata en sia tuto, iompostioma progresado kaj finaj rezultoj. 3 Elstaraĵo, pli longa parto de organo.

  Ĉu vi pravas aŭ malpravas,
Tio en proces’ ne gravas.
Post komenco de proceso
Mono fluos for sen ĉeso.

4 produkti 1 Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo. 2 Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj.

  Kampuloj produktas la grenojn,
Ŝpinistoj produktas fadenojn.
Poetoj produktas poemojn.
Tiranoj produktas ĉagrenojn.

8 profesio Ĉiu okupo per kiu oni akiras vivrimedojn.

  Instrui estas bona profesio.
La instruistoj vivas en medio
De junaj homoj plenaj de viveco
Kaj ili rejuniĝas mem pro tio.

9 profesoro Instruisto en supera lernejo.

  Profesoroj helpas gestudentojn
En iliaj studoj kaj esploroj,
Kaj aparte zorgas la talentojn,
Dum kaj post la lecionaj horoj.

9 profeto 1 Homo, kiu pretendas kapablon klarigi la dian volon. 2 Homo, kiu pretendas kapablon antaŭdiri estontaĵojn.

  Blindul’ pretendis esti vera
Profeto kaj al homoj diris:
Okazos jam pereo tera.
Pro kio iuj eĉ vespiris.

8 profiti 1 Ricevi monon, utilon, avantaĝon, superecon el io: Du militas, tria profitas; se la gasto meritas, eĉ lia hundo ~as. 2 Utiligi oportunan ŝancon: ~i de la nokta mallumo por eskapi. ~o Mono, utilo, supereco ricevita el io.

  Ĉu profiton donos Esperanto?
Jes, al la homar’ en granda kvanto.
Ĉu dolarojn? Ne, sed solidaron
Valoregan kiel diamanto.

4 profunda 1 Tia, ke ĝia fundo estas tre malproksima de la supraĵo, bordo, aperturo: ~a puto, vundo;rivero ~a je du metroj. 2Etendiĝanta, atinginta ĝis tre malalte: ~aj radikoj. 3 Atinganta la fundon de la aferoj; penetranta ĝis la kerno: ~a penso, studo, saĝo abunda, sed ne ~a. 4 Metafore granda, forta: ~a dormo, doloro, mizero, distanco, saĝo.

  Profunde en la tero,
Sin kaŝas la infero
De la ministoj-fratoj
Penantaj en danĝero.

9 programo 1 Tabelo aŭ listo de la prezentaĵoj de teatro, koncerto, televido ktp. aŭ ceremonio. 2 Priskribo pri planoj de politika partio, registaro k.s. 3 Listo de la spektakloj. 4 Agado aŭ tasko plenumenda de komputilo. ~i Aranĝi la programon de plenumendaj taskoj por komputilo.

  La programoj televidaj
Ofte estas nur misgvidaj,
Al bataloj, malmoraloj,
Por profit’ de l’ monavidaj.

9 projekto 1 Ideo proponata kaj efektivigota: ~o por la somera libertempo. 2 Plano proponata pri io farota: ~o de leĝo, ~o de reformo. 3 Dosiero pri konstruota maŝino, domo ks, kun ĉiuj necesaj klarigoj, desegnoj, procedoj de konstruado, kostoj ktp.

  La Trigorĝa Akvorezervejo
De Ĉinio – ja projekto granda.
Nun laŭplane iras la konstruo
Per bonorda kunlabor’ tutlanda.

8 prokrasti Malfruigi la plenumon de io.

  Ne prokrastu! Ne prokrastu
Kion povas vi hodiaŭ!
Klopodadu kaj ne hastu
Diri al la tag’ adiaŭ!

2 proksima Apartigita per malgranda distanco aŭ tempo.

  Sur insulo malproksima
Vivas juna par’ sentima.
Ili penas, sin vivtenas
Kun espero ja senlima.

4 proksimuma Proksima al la ĝusta.

  Lia verko dekvoluma
Kompletiĝis en la daŭro
De jardeko proksimuma,
Malaperis en bedaŭro!

8 proleto Homo, kies vivrimedo estas vendo de sia laborforto.

  Petro vivas en urbeto
Kaj li estas nur proleto.
Li posedas ja nenion
Krom labora vivrimedo.

5 promeni Iri plezure de loko al loko por pasigi tempon aŭ fortigi sanon.

  Post manĝo promeno
En kort’ aŭ ĝardeno
Utilas al sano
Sen kosto sen peno.

5 promesi 1 Certigi, ke oni ion faros: Ofte mano forgesas, kion buŝo ~as. 2 Doni motivon por esperi, ke io fariĝos, okazos: La ekspozicio ~as grandan sukceson.

  Helpon li promesis,
Tion li forgesis,
Sekve l’ amikeco
Inter ili ĉesis.

9 pronomo Vortspeco servanta por anstataŭi substantivon, aŭ esprimi ne precizan ideon pri afero aŭ persono.

  Mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili —
Jen la pronomo-serio.
Por intime interbabili
Taŭgas ci por la medio.

9 prononci Elparoli.

  Prelegon Petro faras,
Sed ofte li eraras
En sia prononcado,
Komprenon tio baras.

9 propagandi Klopodadi por disvastigi ideon.

  Por disvastig’ de Esperanto,
Necesas vigla propagando
Pri l’ idealo kaj la lingvo,
Al la popol’ de ĉiu lando.

9 proponi 1 Prezenti ion (ideon, aranĝon, solvon ktp.) al ies konsidero, elekto, juĝo, decido; antaŭmeti diskutotaĵon: Homo ~as, Dio disponas. 2 Prezenti al iu ion ne petitan, por ke tiu ĝin akceptu, manĝu, trinku, uzu, aĉetu aŭ vendu: Dronanto domon ~as, savito eĉ brikon ne donas.

  La suno brilas, birdoj trilas;
Hodiaŭ estas bela tago.
Kun kor’ facila mi deziras
Ekskursi al la Blua Lago.

0 propozicio 1 Ĉiu vortgrupo (ordinare kun subjekto kaj predikato), esprimanta per si mem kompletan opinion. 2 En logiko, juĝo esprimita per vortoj.

  Propozicio estas vortogrupo
Por diri opinion en kompleto.
Ekzemple: Pupo plaĉas ne al lupo.
Al ĝi ne mankas verbo kaj subjekto.

3 propra 1 Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io: ~a nomo, opinio. 2 Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la propozicio: Korniko vundita ~an voston timas.

  Ĉiu havas propran nomon,
Sed ne ĉiu propran domon.
Ĉiu por la propra sano,
Manĝas panon kaj legomon.

9 prosperi 1 Esti en sukcesa, kontentiga stato: Kiu koleras, tiu ne ~as. 2 Okazi al iu kiel kontentiga rezulto de penado: Jam ~as al ni eldoni taŭgan vortaron por komencantoj.

  Prosperas plantoj en somero,
Prosperas vivo en libero,
Prosperas fiŝoj en rivero,
Prosperas klero sen fiero.

3 provi 1 Apliki ion al ĝia destino por vidi, ĉu ĝi taŭgas: ~i novan aŭton. 2 Elmeti ion al eksperimento, por taksi ĝian valoron: Fajro ~as oron, mizero la koron. 3 Meti personon en malfacilajn kondiĉojn por vidi, ĉu li estas tia, kia oni lin kredas: Lin ~as la malfacila tasko. 4 Peni fari ion neniam faritan: En sia migrado, li ~is preskaŭ ĉiujn metiojn.

  Kiu kuraĝe provas,
Tiu novaĵojn trovas.
Nur la provemaj homoj
Multe inventi povas.

9 proverbo Mallonga popola diro pri io, kion la popolo kredas vero.

  Venas proverb’ el sperto,
Proverb’ estas averto.
Per ĝusta uz’ de ili,
Montriĝas lingva lerto.

9 provinco 1 Parto de regno administrata de estro instalita de la centra registaro. 2 Speciala administra distrikto. 3 Cetero de la lando en kontrasto kun la ĉefurbo.

  La reĝo kaj la princo
Ekskursis al provinco,
Rimarkis, ke ĉe farmo
ŝvitegas sklava svarmo.