Unua paĝo >> Esperantujo >> Lernado


Vortareto por lernantoj (R)

de LAŬLUM

8 rabi 1 Per forto aŭ minaco forpreni ies havaĵon. 2 Perdigi ion karan al iu: Maltrankvilo ~as al li la dormon.

  Kies mano malplenas,
Tiu rabi deziras.
Kiu rabi eliras,
Ofte nuda revenas.

9 rabato Malaltigo de la prezo fare de la vendanto al la aĉetanto.

  Okaze de la festotago,
Montriĝis sur la vendejflago:
Rabaton dekprocentan ĝuos
La aĉetantoj je la pago.

9 racio Kapablo de la menso por pensi logike, malkovri kaj formuli la leĝojn de la universo kaj laŭ ili fari ilojn kaj maŝinojn.

  Homo sen racio,
Taŭgas por nenio.
Kiu racie agas,
Al li cedas ĉio.

5 radio 1 Rektlinia mallarĝa lumstrio, kiu eliras el la suno, lampoj kandeloj k.s. 2 Ĉiu el la rektliniaj elsendaĵoj de ia ajn senluma fonto de energio: iks~oj, alfa~oj, beta~oj. 3 Radiuso. 4 unu el la stangoj kunigantaj la centran parton de rado kun la radringo. 5 Io, kio iras de iu centra punkto, disiĝanta kiel la ~oj de rado.

  La sunradioj nin favoras,
Pro ili rozoj bele floras.
Se sunradiojn ni ne havus,
Nenio la vivaĵojn savus.

9 radiatoro 1 Aparato, kiu disradias varmon per tubaro. 2 Aparato, kiu malvarmigas motoron per cirkulanta akvo.

  En urbo ĉe la ekvatoro,
Utilas ne radiatoro,
Ĉar tie estas ja varmege,
Glacio plaĉas, ne vaporo.

9 rafano (Raphanus) Legomo kies dika tubera radiko estas manĝebla.

  Proverbo diras, ke rafano
Utilas multe al la sano.
Se vi rafanon ofte prenas,
Malsano al vi ja ne venas.

3 rajto Povo pravigita de leĝo, statuto aŭ moroj postuli agon, disponi kaj uzi aĵojn aŭ postuli ion de aliuloj.

  La rajtoj estas neegalaj,
Superas rajtoj generalaj.
Por popolanoj kaj soldatoj
Sufiĉas rajtoj nominalaj.

3 rakonti Parole aŭ skribe sciigi okazaĵon en detalo.

  La edzon ŝi renkontis,
Kaj ĉion ŝi rakontis
Pri sia amperfido,
Neniom ŝi ekhontis.

4 rampi 1 Sin movi per kuntiriĝo kaj etendiĝo de sia korpo: Vermoj ~as. 2 Sin movi antaŭen aŭ supren surventre per la helpo de la fleksiĝo de la membroj. 3 Malrapide antaŭeniĝi: La tempo iafoje flugas, iafoje ~as kiel vermo.

  Piedojn ne havas la serpentoj,
Rampadas tra truoj kaj tra fendoj.
Se ilin atakas malamiko,
Defendas sin ili per la dentoj.

9 rano Senvosta besteto, kiu vivas en akvo kaj sur tero kaj blekas kvak-kvak-kvak!

  Ranoj vivas en rivero,
Ranoj viglas sur la tero,
Ranoj manĝas fiinsektojn,
Ranoj estu en prospero.

8 rango 1 Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita klasifiko de pozicioj: oficisto de alta ~o. 2 Grado, ĉe kiu staras iu aŭ io en skalo de graveco: Plasto jam fariĝis materialo de la unua ~o, kiel ŝtalo aŭ ligno.

  Altranga estas generalo.
Li estas grava en batalo.
Sed la soldatoj sturmas fronte,
Minacas ilin morta falo.

2 rapida 1 Povanta iri longe aŭ fari multe en mallonga tempo: ~a ĉevalo, trajno, plumo, verkisto. 2 Farata aŭ okazanta en malmulte da tempo: ~a laboro, progreso, movo.

  Li estas monavida,
En agoj tre rapida.
Li tamen malsukcesis,
Ĉar estas li senvida.

4 raporti 1 Veni al iu kaj ripeti tion kion oni aŭdis. 2 Alporti al superulo novaĵon, kiun oni vidis, aŭdis aŭ spertis. 3 Deklari, mencii: Sinjoro leŭtenanto, diris Ŝvejk, obeeme mi ~as, ke mi estas denaska idioto. 4 Fari al aŭtoritata persono aŭ publiko oficialan aŭ formalan resumon kun klarigoj kaj konkludoj de studo, esploro, analizo ks pri difinita afero. 5 Fari priskribon de okazintaĵo por gazeto.

  La princino ofte sportis,
Kaj subite ŝi abortis —
Ĉar ŝin l’ edzo-lordo tordis,
Tial ŝi tre juna mortis.
Tamen pri la vera kaŭzo
La ĵurnaloj ne raportis.

9 raŭka Kun voĉo malklara kaj obtuza pro malvarmumo, tro longa kaj laŭta parolo aŭ kriado.

  Tro multe li parolis,
Raŭkiĝis lia voĉo.
Neniu lin konsolis,
Pro lia kri-riproĉo.

9 raŭpo 1 La larvo de papilioj . 2 Fermita ĉeno el larĝaj ŝtalplatoj kun elstaraĵoj rondiranta ĉirkaŭ la radoj de tanko ks. pezaj veturiloj, por faciligi veturadon ne sur vojo.

  Sin nutras raŭpo per folio,
Elbuŝe silkon ĝi eltiras,
Kaj poste iĝas papilio
Kaj tiam ne plu rampe iras.

1 re- Pref. montranta: 1 Denovan venon al la loko, de kiu oni foriris, aŭ al la stato, de kiu oni deiris = returne: ~veni, ~bonigi, ~doni. 2 Ripeton = denove: ~diri, ~lerni, ~legi. 3 Ripeton de ago, kies rezulto iel troviĝis parte aŭ tute neniigita: ~formi, ~konstrui.

  Li eliris kaj revenis,
Ĉar la ĉapon li forgesis.
Li ĝin trovis kaj reprenis,
Ĝin surmetis kaj karesis.

9 reakcio 1 Konservativa politika agado kontraŭ progresemo por revivigi la pasintan staton de la aferoj. 2 Organisma ago kontraŭ la efiko de ago atinginta. 3 Efiko de substanco sur alia kunmiksita substanco. 4 Antaŭenmovo, estigita sen meĥanika perilo (kiel radoj, rimenoj ktp), sed per ellaso de la kvanto de movo al la malantaŭo.

  Por progreso de l’ socio
Levas sin revolucio.
Sed rezistas al ĝi l’ forto
De l’ obstina reakcio.

9 reala 1 Vere ekzistanta, ne imagata, ne ŝajna. 2 Havanta la ecojn de ĉio materia, ne ideala. 3 Koncernanta aĵon 4 Pozitiva aŭ negativa aŭ nula (nombro).

  Esperanto, ideala
Solvo de l’ problem’ reala
De komunik’ internacia,
Venku en konkurs’ finala.

9 recenzi Artikoleto pri freŝa verko de literaturo, teatro, muziko ks. por ĝin rekomendi, prezenti aŭ kritiki.

  Recenzo pri la verk’ aperas.
Kritikoj ĝiaj tro severas.
Kial recenzi malfavore?
Maljuston oni ne toleras.

9 redakti 1 Kontroli, korekti, prilabori verkaĵon por pretigi ĝin por publikigo.: ~i vortaron, oficialan akton. 2 Direkti eldonadon de ĵurnalo, gazeto, revuo, bulteno ks. elektante por ĝi artikolojn, ilin polurante kaj reviziante.

  Li estas redaktoro,
Redaktas li gazeton.
Ĝis tre malfrua horo,
Li uzas interreton.

9 redukti 1 Malgrandigi la proporciojn , dimensiojn, gravecon ks, konservante tamen la ĝeneralan originan strukturon: ~i la produktokoston. 2 Alkonduki al malpli bona stato: ~i iun al mizero. 3 Malaltigi la ŝtupon de oksidiĝo, aŭ la pozitivan valenton: ~i kupran oksidon al kupro.

  Por malaltigi l’ prezojn,
Reduktu ni elspezojn.
Se l’ prezojn ni reduktos,
Atingos ni sukceson.

4 reflekti Reĵeti aŭ alidirektigi lumon aŭ varmon.

  Reflektas sonon muro,
Kaj lumon la spegulo.
De mur’ aperas eĥo,
Kaj en spegul’ figuro.

9 re-formi Doni alian pli bonan formon al io: ~i registaron, agrikulturon.

  Ni reformu la socion,
Ke ĝi sekvu la racion,
Prosperigu progresemon
Kaj subpremu reakcion.

3 regi 1 Plene estri super aliaj, agigi laŭ sia volo, havi komandan povon super aliaj: ~i super popolo; ~i entreprenon. 2 Obeigi, direkti laŭ sia volo: ~i ĉevalon, situacion. 3 Iom daŭre kaj vaste estadi, ĉesigante aliajn sentojn, fenomenojn ks: ~is terura bruo, nokto, vigla trafiko.

  Kiu lingvon regas,
Tiu bone legas.
Kiu multe legas,
Tiu do kleregas.

4 regimento Armea trupo el kelkaj batalionoj sub la komando de kolonelo.

  La estro de la regimento
Ripozas eĉ ne por momento.
Por bone fari sian taskon,
Li vigladas kiel vento.

5 regiono Parto de lando aŭ spaco kun karakterizaĵoj.

  En ĉiuj regionoj
Aktivas la friponoj,
Spite al la klopodoj
Policaj laŭ bezonoj.

5 reĝo 1 Regnestro kun krono, malpli altranga ol imperiestro. 2 La plej grava aŭ forta ulo en sia speco. 3 Ĉefa ŝaka peco. 4 Speco de karto.

  Sur altaj montoj estas krestoj.
La tigro estas reĝ’ de l’ bestoj.
Por brava homo, glora nomo;
Por reĝo, specialaj vestoj.

4 reĝimo 1 Politika sistemo, laŭ kiu estas regata la ŝtato. 2 Sistemo, laŭ kiu estas administrata ia organizo.

  Ŝanĝiĝis la reĝimo,
Neniom la animo.
Antaŭe pravis pugno,
Nun restas la kutimo.

5 rekta 1 Konservanta ĉiam unu saman direkton; simila al streĉita ŝnuro: ~a bastono, vojo. 2 Kuranta sen interrompo: ~a vagonaro. 3 Senpera, funkcianta sen interveno de perilo: ~aj rilatoj, imposto. 4 Ne akompanata de prepozicio aŭ postpozicio: la ~an objekton montras akuzativo.

  La aŭtovojo du-direkta,
Estas larĝega, tute rekta.
Ĝi taŭgas por veturi nokte,
Kun ekipaĵo sendifekta.

9 rektangulo Ortangulo.

  La placo estas rektangulo,
Kun floroj plaĉaj al okulo.
Popolamaso ŝatas tie
Promeni pare por plezuro.

9 relativa Rigardata kompare kun aliaj similaj, ne absoluta: La sukceso estas ~a.

  En parko relative bela,
Sur la plafono bluĉiela,
Palpebrumadas la okuloj
De la kvieta rondo stela.

5 religio Sistemo de kredo pri supernatura reganto de la universo kaj ekzisto de la animo post la morto.

  Mi ne kredas ian dion,
Mi ne kredas religion.
Nur per nia kunagado
Ni bonigu la socion.

9 reno Organo en formo de granda fabo por estigi urinon.

  Ĉiu homo havas renon
Por plenumi urin-drenon.
Se la renoj ne funkcius,
Tio kaŭzus urinvenenon.

9 rendevuo Interkonsento de homoj por renkontiĝi en difinita loko je difinita horo.

  Agrabas birdaj kantoj,
Murmure fonto fluas.
En parko geamantoj
Ĉe floroj rendevuas.

3 renkonti 1 Veni al iu vizaĝo-kontraŭ-vizaĝe. 2 Trovi antaŭ si en vivo, legado, socio ks. 3 Reagi iamaniere al okazaĵo: La publiko ~is tiun ideon kun malkonfido.

  Se renkontos vi problemon,
Nepre havu malcedemon.
Per penado kaj persisto
Solvu ĝin, ne faru ĝemon.

9 rento 1 Perioda enspezo de proprietulo, kiun li ricevas de farmanto por la uzado de la grundo, domo kaj maŝinoj. 2 Jara profito de investita kapitalo.

  Farmulo luis, laŭ konsento,
Terpecon kontraŭ jara rento
Dudekprocenta de l’ rikolto,
Vivaĉis malgraŭ diligento.

2 respondi 1 Diri kion oni pridemandas. 2 Reciproki per letero. 3 Esti proporcie, simetrie akordita kun. 4 Antaŭdevigi sin porti la sekvojn de propra aŭ aliula ago.

  La edzo demandas:
“Nun kion vi frandas?”
L’ edzino respondas:
“La fiŝo malgrandas.”

2 resti Senŝanĝe, daŭre esti.

  Falis la folioj,
Restas la branĉaro.
Ili reverdiĝos,
En venonta jaro.

4 rezoni 1 Logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon: Ne ~u pri tio, kio estas ekster via metio. 2 Prezenti pli-malpli logikajn argumentojn, por ne obei: Ne ~adu! Petu lin pri pardono, kiel mi diras al vi.

  Se l’ mastro al Petro ordonas,
Li ofte spiteme rezonas.
La mastro ja tion malŝatas,
Ne l’ malobeemon pardonas.

4 ribo 1 Arbeto kun mane ripaj larĝaj folioj kaj grapoloj de floroj kaj beroj nigraj aŭ ruĝaj manĝeblaj. 2 Bero de ~o.

  Mi plantis ribon en somero
Kaj ĝin flegadis kun espero.
Mi ĝin akvumis. Ĝi ekfloris
Kaj donis berojn en prospero.

2 ricevi 1 Fariĝi posedanto de io: Por la servo vi ~os pagon. 2 Esti tuŝata de io abstrakta kaj esti iel modifita de ĝi: De la promenado li ~is bonan apetiton 3 Esti trafita de io: ~i punon, insulton, laŭdon.

  Li pri infano multe revis,
Kaj filineton li ricevis.
Ŝi delikatis, malsanemis,
Ŝin flegi zorge do li devis.

2 riĉa 1 Posedanta multe da propraĵo. 2 Karakterizita per sia granda valoro, sia alta prezo: ~a palaco, meblaro, muzeo. 3 Abunda je materia valoraĵo: ~a rikolto. 4 Donanta impreson de abundeco, pleneco, profundeco: ~aj koloroj, salonoj.

  La najbaro estas riĉa
Kaj kun ĉio tre sufiĉa.
Sed li vivas maltrankvile,
Do li estas nefeliĉa.

3 ridi 1 Montri subitan gajecon per la buŝo kaj vizaĝo, ofte kun ĝoja voĉbruo: Plej bone ~as, kiu laste ~as. 2 Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton: Ŝiaj okuloj ~is. 3 Moke esprimi sian malŝaton: Mi ~as lian naivecon.

  La miopul’ ĉe l’ frato sidis,
Sed nenion klare vidis.
“Kie forestas mia frato?”
Demandis li kaj ĉiuj ridis.

3 rigardi 1 Direkti siajn okulojn al io por vidi: Li longe ~is ŝin. 2 Esplori per la okuloj por informiĝi: ~u, pro kio tia bruo. 3 Atribui en sia spirito ian econ al iu aŭ io: Oni ne povas rigardi tiujn faktojn neekzistantaj.

  Li rigardas al la luno,
Rememoras pri la juno,
Kiam li kunestis kun ŝi,
Dum la Fest’ de Mezaŭtuno.

4 rigida 1 Ne aŭ nur malfacile fleksebla. 2 Obstine necedema.

  Liaj membroj jam rigidaj,
Liaj paŝoj malrapidaj.
Liaj pensoj tamen viglaj,
La okuloj klare vidaj.

4 rimo Samsoneco inter du aŭ pluraj vortoj, de la akcenta vokalo kaj la sekvantaj son-elementoj, kiel ekzemple: iri diri, oro koro, rapide rigide.

  Ni scias, ke promeso
Rimiĝas kun forgeso.
Memoru ke memoro
Ja estas en neceso.

3 rimarki 1 Vidi kaj aparte atenti: Oni ~is vian foreston. 2 Diri atentigante: La mastro ~is: Mi ne pagos al vi hodiaŭ, sed morgaŭ.

  Se vi rimarkis jam eraron,
Ĝin tuj korektu sen hezito.
Progres’ postulas tian faron,
Korekton sekvas ja profito.

3 rimedo 1 Io uzata por atingi celon: Lingvo ne estas celo sed ~o. 2 Io por ripari malbonon: Kontraŭ kancero ne estas sufiĉe bona ~o.

  Kial lacigi la piedojn
Anstataŭ uzi la rimedojn
Transportajn: aŭtojn, ŝipojn,
Aviadilojn kaj raketojn?

4 rimeno Mallarĝa bendo el ledo, kaŭĉuko, plasto k.s., uzata por ligi, fiksi aŭ transmisii movon de rado al rado.

  Por si aĉetis li azenon
Kaj krome ankaŭ ledrimenon.
La bruton li kondukis per ĝi,
Por tiel fari hejmrevenon.

5 ripeti 1 Rediri aŭ refari ion: Kiu ~as abunde, lernas plej funde. 2 Senutile diri aŭ fari denove la samon, anstataŭ ion novan: La historio sin ripetas.

  Ni uzu aparaton
Por fari ripetadon.
Ĝi estas tre efika
Por helpi la lernadon.

4 ripozi 1 Resti nenifare por refreŝigi siajn fortojn: Kiu troe ~as, baldaŭ almozas. 2 Resti morte kuŝanta: Sub la palmoj li ripozas por eterne.

  En tagoj ni deĵoras,
En noktoj ne laboras
Sed dormas por ripozo,
Ripozo tre valoras.

4 riveli 1 Aperigi, malkovri ion sekretan. 2 Aperigi bildon de foto en filmo per kemia rimedo.

  La verko nur rivelis
La historian veron,
Ke l’ sklavoj ja ribelis
Por fini la suferon.

4 rivero 1 Natura akvofluo iom granda: Nilo, Jangzi kaj Misisipo estas grandaj ~oj. 2 Io simila al ~o: Homaj ~oj plenigis la stratojn.

  Birdoj flugas en l’ aero,
Homoj vivas sur la tero,
Tigroj viglas en arbaro,
Fiŝoj vivas en rivero.

9 riverenci Respekte klini sian trunkon aŭ fleksi siajn genuojn.

  Deprunti monon li intencis,
Al la riĉulo riverencis,
Sed malgraŭ lia ĝentilgesto,
La riĉa prunti ne tendencis.

9 rivoluo 1 Rotacio de 360° ĉirkaŭ akso. 2 Movo, per kiu astro revenas al sia origina pozicio.

  Por rivoluo ĉirkaŭ l’ suno
La ter’ bezonas kvar sezonojn,
Sed rivoluo de la luno
Ĉirkaŭ la tero nur trionon.

4 rompi 1 Dispecigi per forto. 2 Perforte difekti: ~i al si la kolon, la rivero ~is la digojn. 3 Meti ion en malfacilegan staton: ni ~is al ni la kapon. 4 Malobservi: ~i sian promeson, kontrakton, leĝon. 5 Ĉesigi la kontinuecon de io: ~i la silenton, la ekvilibron, la pacon. 6 Venke superi: ~i rekordon, obstinecon. 7 Ĉesigi la rilatojn kun iu: ~i kun sia amatino, la kutimo.

  Ni rompas ŝtonojn per martelo,
Ni rompas pizojn per muelo,
Ne rompu leĝon per ekŝtelo,
Ne rompu ordon per ribelo.

4 rondo 1 Pli-malpli regula cirklo: Ili sidas en ~o; La enfalinta ŝtoneto faris ~ojn en la lago. 2 Grupo da homoj kun komuna intereso: ~o de esperantistoj.

  Nia Esperanto-rondo
Viglas en la korespondo
Kaj akiris geamikojn
En dek landoj de la mondo.

4 roso Akveroj el humida aero aperintaj nokte sur plantoj.

  Sur herboj roso brilas,
Sur arboj birdoj trilas.
La sun’ matena ruĝas,
La tuta mond’ trankvilas.

4 rozo 1 Tre vaste kulturata florarbeto kun dornoj kaj dentoradaj folioj, helkoloraj kaj aromaj floroj. 2 Floro de ~o.

  Ĉarmaj rozoj ravas,
Ili dornojn havas.
Kiu sin defendas,
Ne perforton trafas.

4 rubando 1 Longa mallarĝa teksaĵo por ornamo. 2 Kolora ~o uzata kiel rekonilo, atesto , signo ks. 3 Io kun la formo de ~o.

  La membroj de la muzikbando
Signitaj brake per rubando,
Fervore ludas viglan marŝon,
Starante ĉe la stratorando.

2 ruĝa 1Sangkolora. 2 Maldekstra, revolucia: la ~a flago, la R~a Armeo, la R~a Helpo.

  La suno ruĝas ĉe l’ vespero.
Batalo bolas ĉe l’ rivero.
La fluo ruĝas pro la sango,
Kadavroj svarmas sur la tero.

9 ruino 1 Restaĵo de disfalinta konstruaĵo k.s. 2 Tio, kio restas el malaperinta organizo, sistemo ks.

  Ĉe l’ ruino ni silentas,
Kaj ĉagreno nin turmentas.
Pro l’ detruo far tertremo,
Ni suferojn antaŭsentas.

5 ruli 1 Movi ion turnante ĝin ĉirkaŭ ĝia akso: ~i barelon. 2 Moviĝi donante la impreson de ~ado: La maro ~is ondegojn sur la bordon.La urbego ~adis bruojn.

  Ruliĝis rokoj de sur monto
Malsupren al la fervoj-ponto,
Kaj ĝin difektis serioze --
Ĝi ne uzeblos en l’ estonto.

4 rusto 1 Brunaĵo sur feraĵo pro malseka aero. 2 Malsano de planto kaŭzita de parazitfungoj.

  Rustorezista ŝtalo
Taŭga materialo
Por fari ĉiajn ilojn
Bonajn por hospitalo.

4 ruza Lerta en uzo de artifikoj ne rimarkate: Urbanoj ordinare pli ~as ol vilaĝanoj.

  Kiu ’stas sen kulpo,
Tiu ja ne palas.
Eĉ plej ruza vulpo
en kaptilon falas.