|
|
|
| |
Aŭskultu, karaj gesamideanoj, |
| |
Mi vin alvokas kun levitaj manoj! |
| |
Aŭskultu min, vi angloj, rusoj, francoj |
| |
Germanoj, hindoj, danoj kaj japanoj... |
|
|
| |
Amikoj, vi alvenas al Kongreso, |
| |
Sendube kun persona intereso, |
| |
Ĉu por plezur' turisma, amikiĝo |
| |
Aŭ por praktik', por buŝlingva progreso... |
|
|
| |
Ĉu vi volontus turni la orelojn |
| |
Por aŭdi plendojn, plorojn kaj kverelojn? |
| |
Ĉu vi dezirus uzi la okulojn |
| |
Por vidi murdojn, mortojn kaj suferojn? |
|
|
| |
Jam antaŭ naŭdek naŭ senpacaj jaroj, |
| |
Ĉe l' franca urbo Bulonjo sur Maro |
| |
Majstro Zamenhof pledis por frateco, |
| |
Por paca kunvivado de l' homaro. |
|
|
| |
Sed nun ni vidas, preskaŭ post jarcento, |
| |
Ke mankas inter homoj frata sento, |
| |
Kaj egoismo viglas malamike, |
| |
Militoj daŭras gento kontraŭ gento! |
|
|
| |
Tertremoj, tromboj, terura polucio... |
| |
Malbonas pli la homa vivmedio. |
| |
Ŝakale krudas ofte l' progresintoj; |
| |
Al nia mondo mankas harmonio... |
|
|
| |
Ĉi-foje nia temo de l' Kongreso |
| |
Estas tiu de lingva egaleco |
| |
En komuniko inter la nacioj. |
| |
Ĉu tio estas signo de progreso? |
|
|
| |
Malnova temo! Ja blankbarba temo! |
| |
Verŝajne plu persistos la problemo... |
| |
Ja kio estas la kial' de tio? |
| |
Tro multa stulto, mank' de progresemo ! |
|
|
| |
La sciencistoj kreis multajn novojn, |
| |
La homoj ja akiris grandajn povojn... |
| |
Sed l' egoismo de la grandsinjoroj |
| |
Klopodas ruze kaŝi krimokovojn... |
|
|
| |
Mizeroj, mortoj kaj turmentaj tristoj |
| |
Pro teroristoj kontraŭ teroristoj... |
| |
Kiel do la homaro granda povas |
| |
Pli feliĝiĝi per l' esperantistoj? |
|
|
| |
Ne pesimistoj estu l' esperantoj, |
| |
Sed vere bravaj pacaj batalantoj. |
| |
Sentime ni antaŭen marŝu kontraŭ |
| |
La malamikoj, kun kuraĝaj kantoj. |
|
|
| |
La UK estu nia manifesto |
| |
Kaj pli kuraĝa plenvoĉa protesto |
| |
Kontraŭ ĉiaj stultaj malhomecaj |
| |
Barbaraj agoj kontraŭ la honesto. |
|
|
| |
Ne diru, ke malgrandas nia forto! |
| |
Potenco ja naskiĝas el frapvorto! |
| |
Kunagu ĉiuj anoj de l' homaro. |
| |
Ni devas memdecidi pri la sorto. |
|
|
| |
Kunagu tuta l' esperantistaro |
| |
Pli energie kaj en solidaro, |
| |
Por ke alvenu kara la epoko |
| |
Sen terorismo, murdo kaj amaro. |