Unua paĝo >> Esperantujo >> Historio de E-o


Ekeldono de la revuo "El Popola Chinio"

Oktobre de 1949 s-ro Zhang Qicheng, kiu laboris kiel ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio (EPĈ) en 1979-1983, preparis raporton pri eldonado de Esperanta revuo kaj sendis ĝin al la Internacia Informa Buroo de Ĉinio. Tiam s-ro Hu Qiaomu funkciis kiel estro de la Ŝtata Informa Administracio de Ĉinio, kiu gvidis la Internacian Informan Buroon de Ĉinio. En juneco Hu lernis Esperanton kaj bone konis la rolon de tiu lingvo en la internacia komunikado. Li senprokraste sankciis la raporton. En kunveno li diris al gvidantoj de la Internacia Informa Buroo de Ĉinio: “Ni povas eldoni revuojn en la angla, rusa, franca, germana kaj aliaj lingvoj, sed ni ne povas eldoni revuojn en multaj orient-eŭropaj lingvoj, kiaj la pola, hungara kaj aliaj. Sed Esperanto estas vaste parolata kaj multe uzata en tiuj landoj. Se ni eldonos Esprantajn revuon kaj librojn kaj distribuos ilin inter tiuj landoj, ni plenigos la blankon.”

La 1-an de majo 1950 la revuo EPĈ estis oficiale ekeldonita. La redakcio estis gvidata de la Internacia Informa Buroo de Ĉinio. Ĝia ĉefa respondeculo estis Venlo Fon. Honfan respondecis pri redaktado kaj Li Shijun (Laŭlum) servis kiel ĉefa tradukisto. Kaj poste, inter la ĉefaj tradukistoj enviciĝis s-roj Zensto, Yang Yongsen, Ivan Ko kaj aliaj. Post kiam la revuo El Popola Ĉinio komencis reeldoniĝi en 1957, fama veterana esperantisto Tikos enviciĝis inter ili kaj respondecis iam pri la laboro de la traduka sekcio.

Per riĉa enhavo la revuo trovis siajn legantojn en diversaj landoj, precipe en orient-eŭropaj landoj. Dum multaj jaroj ili simpatiis la ĉinan popolon en ĝia revolucia batalo. Post fondiĝo de la nova Ĉinio la ĉina popolo vivis liberan kaj feliĉan vivon kaj en Ĉinio okazis grandega ŝanĝiĝo, kio ege interesis la legantojn. Tuj post la eldoniĝo gratulleteroj kaj aboniloj venis el diversaj landoj. Multaj legantoj ne nur abonis la revuon, sed ankaŭ abonigis ĝin al siaj Esperantaj amikoj. La revuo trovis legantojn en pli ol 50 landoj kaj regionoj. Aparte menciindas, ke duono de la artikoloj de la revuo en la unuaj tri jaroj post la naskiĝo estis tradukita de diverslandaj esperantistoj en ties naciajn lingvojn kaj reaparigitaj en revuoj de iliaj propraj landoj. Tio montris la apartan rolon de nia lingvo en ekstera raporto. La revuo EPĈ estis unu el la plej fruaj eksteraj revuoj post la liberiĝo de Ĉinio.

La celo de EPĈ ĉiam estas: Ĉiuflanke raporti Ĉinion, profundigi konadon de diverslandaj popoloj pri Ĉinio kaj akceli la amikecon kaj solidarecon inter la ĉina kaj alilandaj popoloj por mondpaco kaj homa progreso.

Oni povas diri, ke EPĈ kreskis kun la nova Ĉinio. Ĝi bone spegulas la kreskadon de la nova Ĉinio kaj notas la zigzagan vojon de ĝia disvolviĝo kaj historion de ĝia antaŭenirado.

Politike, ĝi raportis diversajn movadojn kaj reformadojn de Ĉinio, kiaj la agrara reformo, kooperativigo, ĝustigo de laborstilo, granda antaŭensalto, popola komunumo, kultura revolucio, la tria plena sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kompartia kongreso, popola kongreso, popola politika interkonsiliĝa konferenco kaj aliaj politikaj eventoj.

Diplomatie, en ĝi aperis koncernaj raportoj: la milito por rezisti kontraŭ la usona agreso, vizito de prezidanto Richard M. Nixon en Ĉinio, reciproka vizito farita de ŝtatestroj ĉinaj, usonaj, japanaj kaj eŭroplandaj.

Ekonomie, la revuo prenis ekonomian konstruadon kiel sian gravan punkton de raporto. De la 50-aj jaroj ĝi raportis forigon de militdifektoj, revigligon de la nacia ekonomio, bremson de inflacio, grandajn sukcesojn en la industrioj ŝtala, karba, nafta, tekstila, kemia, plasta kaj konstrumateriala; sinsekvajn riĉrikoltojn de greno, kotono, oledonaj plantoj, sukerplantoj, akvoproduktoj kaj fruktoj; superregon de Yangzi-rivero, Flava Rivero, Huaihe-rivero kaj Haihe-rivero; kaj ekspluaton de nafto en Xinjiang, forstumon en dezerto kaj konstruadon de herbejo.

Koncerne al la ĉina kulturo kaj popola vivo, ĝi raportis sukcesojn de kultura konstruado post fondiĝo de la nova Ĉinio kaj ankaŭ tradician kulturon, klasikan literaturon kaj modernan literaturon de Ĉinio. Legeblis en ĝi ankaŭ la artikoloj pri la vivo de diversnaciaj popoloj kaj moroj de naciminoritatoj.

Unuvorte, la revuo EPĈ faris grandan penadon por raporti ĉion supre menciitan kaj multe helpis diverslandajn esperantistojn koni la novan Ĉinion. Tamen en la dekjara “kultura revolucio” aperis en ĝi nemalmultaj artikoloj kun fortaj politikaj tendencoj. Tio deflankiĝis de la celo de la revuo kaj bedaŭrigis niajn legantojn.