Unua paĝo >> Esperantujo >> Recenzoj


Enrigardo en la pensmanieron de Nobel

de PAUL GUBBINS

Nemeza. Nemesis. Alfred Nobel. El la sveda trad. Gunnar Gällmo. Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2003. 253 p. ISBN 91-85288-29-2. 22 cm. Bind. Dulingva (Esperanta, sveda). Prezo: 27,00 eǔroj.

La nomo Alfred Nobel asociiĝas kun premioj, ne kun dramarto – sed jen tragedio de pluraj vidpunktoj studinda. Principe, kiel atentigas la Nemeza-tradukinto Gunnar Gällmo en konciza sed informoriĉa antaǔvorto, la dramo klare reliefigas la kontrǔkatolikajn, eĉ kontraǔkristanajn sintenojn de la aǔtoro. Renkonteblas tra la tuta dramo “herezoj” tiaj: Sed kion la homoj babilas pri lia eterna justeco, tio ja estas la plej ridinda el ĉiuj fabeloj. Tiu punejo, kiun ili nomas infero, estas eminenta invento, ĉar ĝi permesas al la pastraro senmonigi la tutan stultan homaron (p. 60).

La intrigo pivotas ĉirkaǔ Beatrice Cenci (kiu vere ekzistis: ŝi estis ekzekutita en Romo en 1599). Beatrice informiĝas, ke ŝia patro, la tirano Cenci, kiun ŝi abomenas, estas fakte nur duonpatro, alivorte leĝa, ne biologia patro. Cenci deziras ŝin kiel edzinon: nur tiel, sin elmetante al monstro, ŝi povos mildigi la suferadon de siaj kruele torturataj fratoj. Konsultinte la madonon, Beatrice finfine decidas murdi sian opresanton, kiu mortas pro ponardo-pikoj en la brakoj kaj kruroj kaj pro plumbo verŝita en la orelojn.

Argumenteblas, ke la tragedio, kiel ekzemplo de dramarto, lamas. La teatraĵo estas vortopeza, agoleĝera. Aparte la scenoj inter Beatrice kaj unue la madono, poste Satano, kiuj decidigas al Beatrice ekagi kontraǔ Cenci, esploras pli religiajn, malpli homajn, eĉ humanajn temojn. Tamen la dramo posedas bazan, iasence krudan energion, kiu ĝin antaǔenpelas, kaj kiu ebligus al ĝi (en redaktita formo) esti laǔde aplaǔde prezentata.

Ne scipovante la svedan, mi ne povas prijuĝi la tradukon. Tamen la lingvo nature fluas, nenie ĝenas: malgraǔla kontraǔapaĝa ĉeesto de la sveda originalo oni ne sentas, ke pri tradukita dramo temas. Bele estus posedi pliajn tiajn dulingvajn teatraĵojn – aparte, se ili estus tiel belaspektaj kaj fortikaj kiel tiu ĉi volumo. Gratulindas kaj Eldona Societo Esperanto kaj, memevidente, la tradukinto Gunnar Gällmo, kiuj ebligas al esperantistoj – kredeble ankaǔ parolantoj de ĉiuj aliaj lingvoj krom la sveda – unikan enrigardon en la pensmanieron de Alfred Nobel.

(El Esperanto)