Unua paĝo >> Esperantujo >> Recenzoj


La plej kortuŝaj legendoj pri herooj en Esperanto

de SHI CHENGTA

Kiam mi estis knabo, mi plej ŝatis aŭskulti legendojn rakontatajn de plenkreskuloj pri la herooj el la romano “Ĉe Akvorando” de la Norda Song-dinastio (960 – 1127 p.k.). Preskaŭĉiuj ĉinoj konas la historiojn de tiuj ribelantaj herooj ĉe la akvorando de Liangshan-lago, kiujn scias eĉ analfabetoj. Kvankam tiuj ne kapablas legi la romanon, tamen povis aŭskulti rakontadon de aliaj aŭ spekti teatraĵojn pri tiuj herooj sur scenejoj kaj en TV-filmoj.

Kiam mi lernis en elementa lernejo, mi eklegis “Ĉe Akvorando”, romanon pri tiuj ribelantaj herooj, poste mi, samkiel aliaj, kelkfoje tralegis ĝin. Kvankam mi ne tute kapablis koni ĉiujn vortojn en ĝi, tamen la rakontoj pri la herooj tre interesis min. Mi tre ŝatas tiujn heroojn ĉe la akvorando de Liangshan-lago, kiuj devenis el diversaj soci-tavoloj aŭ klasoj laŭ marksismo. Por ribeli kontraŭ subpremado kaj persekutado de la koruptitaj oficistoj de Song-dinastio, kies imperiestro Huizong, ĉiutage vivis en diboĉado kaj luksa ĝuado, ili fine svarmis ĉe la akvorando de Liangshan-lago kaj ĉefigis Chao Gai. Post kiam forpasis Chao, Song Jiang fariĝis ĉefo de tiuj herooj.

La romano “Ĉe Akvorando” bildigis tiaman socian panoramon kaj figuris multajn heroojn, kiuj ĝis nun vivus inter ĉinoj. Lu Da, oficiro nomata “tiŝjao” de loka registaro por trejni garnizonan taĉmenton kaj aresti ŝtelistojn, spertis en luktarto (la ĉina gongfu). Li por savi junan virinon turmentatan de fiulo Zheng nomata La Okcidenta Lordo, pugne punis kaj mortigis Zheng, poste fuĝis en templon kaj fariĝis bonzo. Tamen li ne obeis la disciplinon de la templo, daŭre drinkis kaj manĝis viandon, ebriante faris tumulton en la templo. En la ĉefurbo, li gardis legomĝardenon en la Granda Xiangguo-Templo kaj amikiĝis kun Lin Chong, supera batalarta instruisto de la Imperiestra Gvardio.

Iutage Lin Chong akompanis sian edzinon pilgrimi al la Granda Xiangguo-Templo. Tie ili renkontis Sinjoridon Gao, adoptitan filon de Marŝalo Gao Qiu, komandanto de la Imperiestra Gvardio. Kaptita de la beleco de la edzino de Lin Chong kaj deziranta okupi ŝin, Gao kaj liaj adjudantoj intrige ludis ruzaĵon por insidi kontraŭ Lin, kiu fine estis ekzilita al la urbeto Cangzhou. Sur la eskorta vojo du pedeloj laŭ ordono de Gao intencis mortigi Lin, tiam aperis Lu Da, kiu sekrete akompanis Lin kaj punis la du pedelojn…

Kuraĝa junulo Wu Song revenis hejmloken por viziti sian pliaĝan fraton. Survoje li ebriis kaj mortigis tigron per tri pugnaj batoj. Pro tio la lokanoj prenis lin kiel heroon. Poste li mortigis dandon Ximen Qing, kiu adultis kun lia bofratino kaj per veneno mortigis lian fraton, gajnis akuzon. Tiuj herooj fine aliĝis en la vicon de herooj ĉe la akvorando de Liangshan-lago…

La historioj pri tiuj herooj ja estas kortuŝaj kaj emociaj. Dum la legado legantoj certe kun la herooj kune suferus kaj ĝojus. La malsimpla intrigo de la romano ĉiam kaptas la legantojn, kiuj havas tian admiron, kian havas okcidentaj legantoj dum legado pri Donkiĥoto aŭ Robin Hood. En la romano la aŭtoroj figuris 108 heroojn, kiuj sub la gvido de Song Jiang rezistis kontraŭ la atakado de lokaj registaroj kaj koruptitaj oficistoj kaj multfoje gajnis venkon dum batalado. Tamen Song Jiang prenis politikan linion, nome nur kontraŭ koruptitaj oficistoj sed ne kontraŭ la imperiestro, fine kapitulacis al la imperiestro. Fine ilia ribelo fariĝis tragedio.

La romano “Ĉe Akvorando” estas la plej populara tra Ĉinio, apartenas al la plej elstaraj literaturaj verkoj. Shi Nai’an, unu el ĝiaj aŭtoroj, kiu vivis en Ming-dinastio, laŭ legendoj pri herooj ĉe la akvorando de Liangshan-lago cirkulantaj longatempe inter popolanoj verkis tiun ĉi faman romanon kun Luo Guanzhong, la aŭtoro de fama klasika romano “Tri Regnoj”. Se vi deziras pli bone kompreni la ĉinajn socian vivon, popolan moron, historion, kulturon kaj tradician beletron, vi certe devas legi “Ĉe Akvorando”.

La romano estis tradukita en la anglan, francan, germanan, rusan, japanan, hungaran, korean, vjetnaman, ĉeĥan, polan kaj latinan, tamen plejparto de tiuj fremdlingvaj tradukoj estis mallongita, inkluzive de tiu de la usona Nobel-premiito s-ino Pearl Buck, kies fragmentoj aperis ankaŭ en Esperanto en la revuo El Popola Ĉinio. Antaŭ la 89-a UK en Pekino, 2004, la Esperanta versio de “Ĉe Akvorando” aperis, tio ja estas gratulinda.

La Esperanta versio de la romano estas kompleta, la esperantiginto Laŭlum estas bone konata de la Esperanta publiko. Lia traduko estis elĉinigita laŭ la populara versio kun 100 ĉapitroj, kaj li ne faris ajnajn mallongigojn, eĉ poemoj en klasika metriko en la romano estis esperantigitaj. La lingvaĵo de la Esperanta versio ja estas flua kaj vigla, fidela al la originalo.

La herooj en la romano havas kromnomojn krom propraj nomoj, ekz. Lin Chong, lia kromnomo estas Leoparda Kapo, Lu Da havas kromnomon Tatuita Bonzo, Wu Song, Migra Bonzo, por ĉiuj tiuj nomoj la kompetenta esperantiginto donis fidelan tradukon, tio ne malhelpas la legadon, sed grandigas plezuron dum la legado.

En la originalo troviĝas iuj vortoj por esprimi nomojn de diversrangaj oficistoj, kostumoj, armiloj kaj aliaj ĉinaj aferoj, kiuj ne havas ekvivalentojn en Esperanto. Por ne malfaciligi la legadon, la esperantiginto ne enkondukis multajn neologismojn, sed per apliko de kunmetaĵoj kaj vortgrupoj solvis la problemojn kaj donis necesajn klarigojn al neologismoj el la ĉineskaj aferoj.

La Esperanta versio de la romano “Ĉe Akvorando” estas trivoluma, en Serio “Oriento - Okcidento”, n-ro 35, eldonita de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo, bone konata de la Esperanta publiko tra la mondo, kies eldonaĵoj havas kredindan reputacion. En la traduko de la unua volumo de la romano mi trovis nur kelkajn preserarojn. Nu, mi finas mian babilon, kaj vi, karaj s-anoj, rapide turnu vin al la romano!